Zoltán Blum, laŭ hungarlingve kutima nomordo Blum Zoltán estis hungara futbalisto (mezulo), olimpiano, trejnisto. Lia familia nomo estis foje Virág (hungara ekvivalento de Blum).

Zoltán Blum
mezkampulo
Personaj informoj
Naskiĝo 3-an de januaro 1892 (1892-01-03)
en Pápa
Morto 25-an de decembro 1959 (1959-12-25) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Zoltán Blum[1] naskiĝis la 3-an de januaro 1892 en Pápa, li mortis la 25-an de decembro 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Blum devenis el juda familio. Li futbalis en la loka junulara teamo en Ferencváros inter 1905-1911, poste jam en la plenkreska futbalklubo ĝis 1927 en 222 matĉoj kun 2 goloj. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono kvarfoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 19121925 38-foje kun sola golo. En la Somera Olimpiko 1912 li estis partoprenanto. Inter 1927-1930 li ludis precipe province. Li estis trejnisto inter 1930-1937 ĉefe en Ferencváros, lia teamo estis dufoje ĉampiono. Pro la kontraŭjudaj leĝoj lia amikaro kaŝigis lin. En 1947 li estis trejnisto en Rumanio, tiam lia teamo estis rumana ĉampiono.

Civile li estis komercisto kaj butonisto. Li edziĝis en 1918, lia edzino naskis filon, kiu mortis dum la holokaŭsto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti