Zoltán Csekei
Zoltán Csekei [ĉekei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csekei Zoltán estis hungara pentristo.
Zoltán Csekei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csekei Zoltán |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1914 en Domony |
Morto | 22-an de decembro 1953 (39-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 37/3-1-122 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1932–1941) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Zoltán Csekei [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1914 en Domony, li mortis la 22-an de decembro 1953 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZoltán Csekei akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1941. Lia ĉefinstruisto estis István Réti. Jam dum la studentaj jaroj li ekspoziciis kaj ricevis laŭdon. Post siaj studoj li pentradis komence en Tata (Hungario), poste en Szováta (tiam parto de Hungario). Inter 1945 kaj 1947 li vivis en Sovetunio, kie li faris dekoraciajn kaj grafikajn laborojn. Hejmenveninta li pentradis laboristojn, plej ofte traktoristojn. Ili estis konformaj al la socialismo. Li ricevis 4 premiojn inter 1938 - 1953.
Lia sola ekspozicio
redakti- Budapeŝto (1941)
El grupaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1937, 1950)
Elektita pentraĵo
redakti- Csendélet
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio