Zoltán Fónyad
Zoltán Fónyad [fOnjad], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fónyad Zoltán estis hungara matematikisto, profesoro, inĝeniero.
Zoltán Fónyad [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1932 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de aŭgusto 1978 en Miskolc.
Biografio
redaktiZoltán Fónyad akiris diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1954. Post siaj studoj li instruis en Universitato de Miskolc, kie ekde 1975 li estis vickatedrestro. Li akiris plian inĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1961, post 4 jaroj li akiris diplomon pri marksismo. En 1972 li doktoriĝis en Miskolc.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Matematika (1961) - studenta lernolibro
- Egyismeretlenes egyenletek közelítő megoldása (1975)
- Másodrendű lineáris differenciálegyenletek numerikus megoldása (1977)