Zoltán Mericske [meriĉke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mericske Zoltán estas hungara drumisto, komponisto, muzikinstruisto, orkestrestro.

Zoltán Mericske
Zoltán Mericske
Zoltán Mericske
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1954 (1954-01-12) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Zoltán Mericske[1] naskiĝis la 12-an de januaro 1954 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Mericske devenis el muzikema familio. Ekde 1968 li estis frapinstrumentisto en lerneja simfonia orkestro. Li maturiĝis en gimnazio en 1972 kaj li studis ankaŭ en muzikarta mezlernejo. Li akiris 2 diplomojn en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1975, respektive en 1979. Lia ĉefinstruisto estis Ida Tarjáni Tóth. Dum la studentaj jaroj li studis frapinstrumentojn ankaŭ en Universitato de Pécs. Inter 1972 kaj 1980 li instruis en bazlernejo de Óbuda kaj gimnazio de Szentendre. Inter 1976-1979 li ankaŭ apartenis al orkestro, kiu muzikis Latin-Amerikan muzikon, inter 1981-1987 al orkestro de István Bergendy, kiu muzikis tiam distran muzikon. Ekde 1979 li instruas en muziklernejo, kie li establis frapinstrumentistan orkestron en 1996. Li ricevis premiojn inter 1980-2011.

Liaj simfoniaj komponaĵoj redakti

Elektitaj teatraj komponaĵoj redakti

  • Feri világgá megy (1994)
  • Ludas Matyi (1996)
  • Holle anyó (2002)
  • A kétbalkezes varázsló (2004)

Elektitaj filmaj komponaĵoj redakti

  • Kis magyar burleszk (mallonga filmo, 1979)
  • Irka-Firka (mallonga filmo, 1980)
  • Csúzli (televizia serio, 1981)
  • Suli-buli (televizia serio, 1982)
  • Tanmesék a szexről (1989)
  • Töf-töf elefánt (desegna filmo, televizia serio kun 35 partoj, 1991–1994)
  • Kék egér (televizia serio kun 19 partoj, 1994–1998)
  • A Ritter napja (televizia filmo, 2005)
  • Hany Istók legendája (televizia filmo, 2008)

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Elindul egy induló (1983) - gasto
  • Öcsi, a sztár (1988, televizia) - dirigento
  • Csinibaba (1997)

Fontoj redakti

Referencoj redakti