Zoltán Trócsányi (fizikisto)

Zoltán Trócsányi [trOĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Trócsányi Zoltán estas hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 2007, ordinara en 2013) de Hungara Scienca Akademio.

Zoltán Trócsányi
Zoltán Trócsányi en 2014
Zoltán Trócsányi en 2014
Persona informo
Naskonomo Trócsányi Zoltán
Naskiĝo la  11-an de aŭgusto 1961(nun 1961-08-11)
en Hungario Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto
vdr

Zoltán Trócsányi [1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1961 en Miskolc.

Biografio redakti

Zoltán Trócsányi akiris sciencan gradon M.Sc en Universitato de Debrecen en 1985, poste samloke li estis asistanto 2 jarojn. En 1990 en Virginia Polytechnic Institute and State University li akiris sciencan gradon Ph.D. Hejmenveninta li instruis plu en Debrecen, la habilitiĝo okazis en 1998. Li doktoriĝis (D.Sc) en 2000 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝas pri partikla fiziko. Li havas edzinon, kiu naskis kvarfoje. Li ricevis ĝis tiam kelkajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Next-to-leading order calculation of four-jet observables in electron-positron annihilation (1999) - kunverkinto
  • The dipole formalism for next-to-leading order QCD calculations with massive partons (2002) - kunverkinto
  • Hadroproduction of t-anti-t pair with two isolated photons with PowHel (2015) - kunverkinto

Fontoj redakti