Zorian Dołęga Chodakowski

Zorian Dołęga Chodakowski, Zoriano, precize Adam Czarnocki- naskiĝis la 4-a de aprilo 1784, mortis- 1825. Estis grava pola historiisto, slavisto kaj etnografisto. Unu el unuaj malkovruloj de Slavujo.

Zorian Dołęga Chodakowski
Persona informo
Naskonomo Adam Czarnocki
Aliaj nomoj Zorian Dołęga Chodakowski
Naskiĝo 4-an de aprilo 1784 (1784-04-04)
en Hajna, Minsky povet,  Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Morto 17-an de novembro 1825 (1825-11-17) (41-jaraĝa)
en Petrovskoe
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Grandprinclando LitovioRusia Imperio
Okupo
Okupo arkeologohistoriisto
vdr

Plej grava tempo de lia vivo estis depost la prizoniĝo. Li perpiede iris al Siberio renkontante popolon. Li tiel enamiĝis en la popola kulturo, ke li ne revenis jam al sia hejmo. En 1818 jaro li eldonis Pri Slavujo antaŭ kristanismo ("O Sławiańszczyźnie przed chrześcijaństwem"). Li skribis tie, ke katolika eklezio "mortigis polan kulturon". Samtempe li skribis, ke ĉiam vivas "nomoj de dioj, nomoj apartenantaj de iliaj satuloj", ĉiam vivas antikveco en slava kulturo kaj parolis, ke ĉiam oni kantas malnovaj kanzonoj kaj maljunuloj rakontas fabelaj rakontoj. Poste li estis nomita freneza Chodakowski, ĉar li parolis, ke li estas pagano kaj sovaĝulo. Li estis memorita, kiel "malpura frenezulo kiu vagas tra la vilaĝetoj rusaj kaj polaj petegantan ian ajn kanzonon de vilaĝetanoj kaj rakonton de maljunuloj". Li penetris ankaŭ tombejoj serĉante antikvajn slavajn relikvojn de avoj. Li pruvis, ke antaŭ bapto de Pollando la pola popolo havis sian civilizan kulturon, mitologion, religion. Li pruvadis, ke tiu civilizo estis almenaŭ antikva kio estis moderne pruvita. Lia agado komencigis la esploradon de Slavujo. Post riproĉado de episkopo Jan Śniadecki, kiu ne opinis, ke sufiĉa estas por homoj nur evangelio, kaj ne propra sameco kaj kulturo, Zoriano subite mortis en juna aĝo pro neesplorita kaŭzo. Post lia morto oni eldonis parton de liaj tomoj de ekskribitaj kanzonoj. Nur en 1973 j. oni eldonis ĉiujn "Slavajn kanzonojn". Kelkaj kanzonoj devenas ankoraŭ de mezepoko. Multaj de ili trapasis la dujarcenton, ekz. "Kukułeczka kuka" aŭ "Pojedziemy na łów".

Zoriano influis en romantika pola kulturo. Pri li inspiris ekzemple Adam Mickiewicz (precipe en "Dziady") kaj Juliusz Słowacki (precipe en "Król-Duch").