Zsigmond Adler
Zsigmond Adler [ĵigmond], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Adler Zsigmond estis hungara boksisto, olimpiano, trejnisto. Lia foja familia nomo estis Sas. Spite la plenan vivtempon li estis fama, ĉar li estis trejnisto de László Papp (olimpika ĉampiono) inter 1953-1962.
Zsigmond Adler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Adler Zsigmond |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1901 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de februaro 1982 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 26/1-9-2 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | sporta trejnisto boksisto |
Zsigmond Adler[1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1901 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de februaro 1982 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZsigmond Adler devenis el juda familio. Li akiris trejnistan majstran diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Dum la nazia erao (1944) li estis deportita, sed lia disĉiplo Július Torma helpis lin rifuĝi kaj kaŝiĝi. Dum la socialismo li estis "suspektinda", li ne rajtis vojaĝi eksterlande inter 1948-1956, en la 1960-aj jaroj kiel trejnisto, li devis resti hejme dum kelkaj Olimpikoj. Li ricevis premiojn inter 1949-1972.
Sporta kariero
redaktiZsigmond Adler ekde 1917 estis boksisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono en 1925, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1924-1925 kvarfoje. Ekde 1927 li estis ankaŭ trejnisto, sed en la sekva jaro li finis sian konkursantan boksan karieron. La trejnista kariero finiĝis en 1972.
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM39737 hungarlingva datenaro de muzeo