Zsolt Fonyó [ĵolt fonjO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fonyó Zsolt estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1998, ordinara en 2004) de Hungara Scienca Akademio.

Zsolt Fonyó [1] naskiĝis la 3-an de decembro 1943 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de oktobro 2005 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsolt Fonyó frekventis universitaton en Veszprém (urbo) inter 1962-1967. Post la diplomo li laboris en firmao pri naftoj. En 1969 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. En 1971 li ekinstruis en teknikuniversitato en Budapeŝto, inter 1993-2005 li estis katedrestro. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1974, li doktoriĝis en 1987 antaŭ la akademio. En 1969 li studvojaĝis al Barato, post jardeko li esploris en Tokio. Li instruis en Zuriko inter 1987-1993. Li partoprenis en redaktado de fakrevuo Chemical & Biochemical Engineering Quarterly. Li ricevis premiojn inter 1979-1998.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Kőolajlepárló oszlopok entrópiatermelésének és technológiai rugalmasságának együttes vizsgálata (1970)
  • A rektifikálás műveletének energiaszükséglete, energetikai javításának és optimalizálásának kérdései (1974)
  • Vegyipari rendszertechnikai és matematikai modellezés. I–II. (1982–1984)
  • Nemideális elegyek szétválasztásának tervezése. 1–2. (1996)
  • Elsőrendű homogén reakciók izoterm reaktorokban (2005)

Fontoj redakti