Zsuzsa Körmöczy [ĵuĵa kormoci], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Körmöczy Zsuzsa estis hungara tenisisto konata internacie. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis Branny Jenőné, respektive Gerő Sándorné.

Zsuzsa Körmöczy
Zsuzsa Körmöczy
Zsuzsa Körmöczy
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1924 (1924-08-25)
en Budapeŝto,  Hungara reĝlando
Morto 16-an de septembro 2006 (2006-09-16) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Sándor Gerő
Okupo
Okupo tenisisto • tenisa trejnisto
vdr

Zsuzsa Körmöczy[1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1924 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de septembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsuzsa Körmöczy maturiĝis en 1942 en sia naskiĝurbo, poste ŝi estis oficisto en uzinoj (1942-1946), en aliaj oficejoj (1946-1964), inter 1964–1971 en sporta oficejo, fine ĝis 1984 en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ŝi edziniĝis dufoje kaj naskis filinon. Ŝi ricevis premiojn inter 1948-1994.

Sporta kariero redakti

Zsuzsa Körmöczy inter 1933-1966 estis tenisisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 30-foje inter 1940-1966 unuoble, induoble, variduoble aŭ teame, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1938–1940 kaj 1945–1963. Ŝi venkis en Roland Garros en 1958 unuoble, post 2 jaroj en simila itala konkurso same unuoble. Ŝi respondecis pri la ina hungara nacia teamo inter 1964–1971. Ŝi havis postenojn en la hungara tenisa vivo ekde 1985.

Ŝiaj libroj redakti

  • A tenisz varázsa (1961, 2008)
  • Tenisz Amerikában (1962)
 
Strateto Zsuzsa Körmöczy

Memorigiloj redakti

  • tenishalo en Budapeŝto, apude monumento (2010)
  • strateto en Budapeŝto (2017)

Fontoj redakti

Referencoj redakti