Zsuzsa Koncz (fotisto)

Zsuzsa KONCZ [ĵuĵa konc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koncz Zsuzsa estis hungara fotisto, raportisto, fotoĵurnalisto.

Zsuzsa Koncz [1] naskiĝis la 19-an de novembro 1941 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de aprilo 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsuzsa Koncz frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, foje ŝi ekvidis en montrofenestro libron pri raportofotado. Ŝi aĉetis ĝin, tiel komenciĝis ŝia kariero. Ŝia anonco en sporta gazeto estis rifuzita, poste ŝi laboris en teatra revuo inter 1963 kaj 1990. Ŝi estis vaste konata en la teatra vivo, kie ŝi faris sennombrajn fotojn, foje intervjuojn. Ŝi estis la unua en la mondo, kiu fotadis sian naskon. Ŝia debuta ekspozicio okazis en 1979, ŝia unua fotoalbumo aperis en 2000. Ŝi ricevis premiojn ĉefe en la 2000-aj jaroj.

Fontoj redakti