Zug (Okcidenta Saharo)

Legu ankaŭ pri svislanda urbo Zug (en Esperanto 'Zugo'), centro de kantono Zugo

Zug estas loko en tre sud-oriento de Okcidenta Saharo. Proksime de ĝi situas la sola sabloareo en Okcidenta Saharo. Zug situas en la zono de Okcidenta Saharo, kiun kontrolas la Fronto Polisario kaj kiun priskribas vikipedia artikolo de titolo Araba Demokratia Sahara Respubliko. Laŭ la koordinatoj indikitaj la loko situas 20 kilometrojn norde de la limo al Maŭritanio. La Fronto Polisario deklaras la lokon loĝloko kaj centro de komunumo, kiu kovras la tutan sudorientan angulon de la lando (vidu la interaktivan mapon en la informkesto), indikante ke tie estu malgranda armea posteno de la Fronto Polisario kaj malgranda hospitala unuo, sed samtempe vikidatumoj indikas ke tie laŭ la stato de 2014 vivis ekzakte 0 homoj. La loĝateco do estas dubinda.

Zug
Geografia regiono
kampara komunumo de Maroko • komunumo de Maroko [+]

LandoOkcidenta Saharo

Supermara alteco212 m [+]
- koordinatoj21° 33′ 0″ N, 14° 9′ 0″ U (mapo)21.55-14.15Koordinatoj: 21° 33′ 0″ N, 14° 9′ 0″ U (mapo)

Loĝantaro0 [+] (2014)
HorzonoUTC±00:00 [+]

Zug (Okcidenta Saharo) (Tero)
Zug (Okcidenta Saharo) (Tero)

Zug (Okcidenta Saharo)
Zug (Okcidenta Saharo)
DEC
Zug
Zug

Map
Zug
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.