Zvíkovské Podhradí

Zvíkovské Podhradí (ĝis la jaro 1924 Podhradí t. Karlov, germane Karlsdorf) estas municipo kaj turisma loko en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Písek, ĉe la samnoma burgo Zvíkov proksime al turisme alloga valbaraĵo Orlík, ĉe la romantika kunfluo de la riveroj Vultavo kaj Otava. Ĝi havas 202 loĝantojn (2023).

Zvíkovské Podhradí
germane Karlsdorf
municipo
Kapelo en Zvíkovské Podhradí
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zvíkovské Podhradí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Písek
Historia regiono Bohemio
Montaro Tabora montetaro
Memorindaĵo Zvíkov burgo
Valbaraĵo Valbaraĵo Orlík
Riveroj Vultavo, Otava
Situo Zvíkovské Podhradí
 - alteco 402 m s. m.
 - koordinatoj 49° 25′ 36″ N 14° 12′ 02″ O / 49.42667 °N, 14.20056 °O / 49.42667; 14.20056 (mapo)
Katastro 4,36 km² (436 ha) Zvíkovské Podhradí
Loĝantaro 202 (2023)
Denseco 46,33 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 398 18
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 562165
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zvíkovské Podhradí
Retpaĝo: www.zvikovskepodhradi.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Dank‘ al abunde vizitata burgo la vilaĝo estas elserĉata ripozloko. Ĝi ofertas tranoktadon en pluraj hoteloj kaj privataj domoj, banadon kaj sportadon en nove aranĝita sporta areo, eblecon pruntepreni boatojn, biciklojn kaj aĉeti fiŝkaptistajn permesilojn. Ekde la kunfluo disiras multaj signitaj vojoj por piedmigrado. Antaŭ la burgo troviĝas ŝiphaltejo de kie eblas rekta konekto kun aliaj vilaĝoj kaj kampadejoj ĉe la tuta valbaraĵo Orlík.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jickovice, Oslov, Kučeř kaj Varvažov.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869273
1880298
1890224
1900206
1910176
1921173
JaroLoĝantoj
1930127
1950124
1961161
1970158
1980176
1991183
JaroLoĝantoj
2001187
2014200
2016197
2017198
2018201
2019207
JaroLoĝantoj
2020208
2021199
2022201
2023202

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti