Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Písek. Pri parto de municipo Telnice en distrikto Ústí nad Labem temas artikolo Varvažov (Telnice).

Varvažov estas municipo kaj konata ripozloko en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, 20 km norde de Písek, proksime al la valbaraĵo Orlík (populara centro de piedmigrado kaj akvosportoj). Vivas ĉi tie 179 loĝantoj (2023).

Varvažov
germane Warwaschau
municipo
Preĝejo de sankta Katarino kaj Kastelo Varvažov
Oficiala nomo: Varvažov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Mirotice
Historia regiono Bohemio
Montaro Tabora montetaro
Memorindaĵo Varvažov kastelo
Rivero Skalice
Situo Varvažov
 - alteco 426 m s. m.
 - koordinatoj 49° 26′ 20″ N 14° 08′ 33″ O / 49.43889 °N, 14.14250 °O / 49.43889; 14.14250 (mapo)
Areo 25,14 km² (2 514 ha)
Loĝantaro 179 (2023)
Denseco 7,12 loĝ./km²
Unua skribmencio 1387
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 397 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 562211
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Varvažov
Retpaĝo: www.varvazov-obec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ostrovec, Jickovice, Oslov, Nevězice, Smetanova Lhota, Kostelec nad Vltavou kaj Zvíkovské Podhradí.

Varvažov

Historio redakti

La unua skriba mencio pri ĝi devenas el 1387. Dum pluraj jarcentoj ĝi estis posedaĵo de ordeno de kavaliroj de Malto, inter 1847-1948 ĝi apartenis al elstara nobela familio Schwarzenberg, posedanta plurajn kastelojn en Suda Bohemio. Post 1989 la vilaĝo estis redonita al ĝi kadre de restitucio.

En 2005 Varvažov havis 173 daŭrajn loĝantojn; multaj vilaĝdomoj servas kiel somerrezidejoj. Pro aparte konservita popolarkitekturo la municipo estis en 1995 proklamita kiel protektata monumentzono.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 511
18801 459
18901 361
19001 192
19101 049
19211 044
JaroLoĝantoj
1930903
1950591
1961580
1970485
1980311
1991228
JaroLoĝantoj
2001176
2014182
2016190
2017186
2018190
2019186
JaroLoĝantoj
2020184
2021192
2022182
2023179

Vidindaĵoj redakti

 
preĝejo
 
kastelo
  • Gotika preĝejo de Sankta Katarino
  • Baroka kastelo Varvažov
  • Kampardomoj en klasikisma stilo sur la vilaĝa ĉefplaco (precipe n-roj 10 kaj 7)
  • Baroka ligna ponto kun kapeleto
  • U Mostu ("Ĉe Ponto") - aro de lignaj domoj kun pajlofaska tegmento
  • Malfruklasikisma muelejo

Varvažov en filmarto redakti

  • Plavecký mariáš (1952)
  • Fabelo O zatoulané princezně (1988)
  • Je třeba zabít Sekala (1998)
  • Kaj aliaj.

Ĉirkaŭaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti