Varvažov (Telnice)
- Estas ankaŭ Varvažov.
Varvažov (germane Arbesau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Telnice en distrikto Ústí nad Labem. Ĝi troviĝas proksimume 2 km sudoriente de Telnice. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 103 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 392 loĝantoj.
Varvažov | |
germane Arbesau | |
vilaĝo | |
Prusia monumento de batalo ĉe Chlumec en 1813
| |
Oficiala nomo: Varvažov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Labem |
Administra municipo | Telnice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Mosta baseno |
Domoj | 103 2011 |
Situo | Varvažov |
- koordinatoj | 50° 43′ 25″ N 13° 57′ 53″ O / 50.72361 °N, 13.96472 °O (mapo) |
Katastro | 5,22 km² (522 ha) Varvažov u Telnice |
Loĝantaro | 392 (2021) |
Denseco | 75,1 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1483 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 403 38 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Varvažov (Telnice) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Varvažov situas en katastra teritorio Varvažov u Telnice kun areo 5,22 km².
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1483.
Ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo en periodo de napoleonaj militoj en la jaro 1813 famiĝis pro unu el la plej grandaj bataloj, nomata Batalo ĉe Chlumec. Omaĝe al venko kaj viktimoj estis en Varvažov starigitaj du monumentoj - la prusia kaj la aŭstria kun busto de generalo Jeroným el Colloredo-Mansfeld.
En la jaroj 1912–55 veturis tra Dělouš kaj Varvažov ĝis Telnice linio de tramo el Ústí nad Labem. Ĝi estis nuligita pro laboroj por establi surfacan minejon en ties vojlinio.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 463 |
1880 | 454 |
1890 | 537 |
1900 | 648 |
1910 | 863 |
1921 | 968 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 104 |
1950 | 722 |
1961 | 762 |
1970 | 426 |
1980 | 407 |
1991 | 322 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 344 |
2011 | 411 |
2021 | 392 |
Memorindaĵoj
redakti- Malnova poŝto n-ro 114
- Prusia monumento de la batalo en la jaro 1813 - kvarflanka ŝtona tuuro kun neogotika dekoraĵo
- Aŭstria monumento de la batalo en la jaro 1813 - forgradigita obelisko kun statuo de leono kaj busto de generalo Jeroným el Colloredo-Mansfeld el la jaro 1825, aŭtoro Václav Prachner
- Gardodometo de la aŭstria monumento
- Kapelo de Virgulino Maria