Samseksemo en Eŭropo

La samseksemo en Eŭropo estis diversmaniere traktata kaj (mal)tolerata dum la paso de la tempo en la eŭropa kontinento. Kvankam nuntempe ĝi estas akceptata relative normale en multaj landoj de la malnova kontinento, ĝi estis severe persekutata dum diversaj historiaj periodoj kaj ideologiaj sistemoj, tiaj kiaj naziismo, komunismo aŭ pli frue la inkvizicio. En la plimulto de landoj el iama socialisma Eŭropo ne ekzistas leĝoj kiuj egaligas samseksemulojn al aliseksemuloj dume en okcidenta troviĝas pluraj landoj kiuj protektas kaj defendas iliajn rajtojn.

Samseksaj partnerecoj en Eŭropo.
  •  samseksa edzeco
  •  registrita partnereco
  •  registrita kunloĝado
  •  sen agnoskado aŭ sen datumoj
  •  geedzeco permesata nur inter virino kaj viro laŭkonstitucie
  • Historio redakti

    Kiel oni jam diris, la akceptado de la samseksemo en Eŭropo multe ŝanĝiĝis depende de la historia periodo, ekde la plej toleremaj de la Antikveco kaj ĝis la nuntempo kiam estis persekutata de pluraj religiaj kaj politikaj sistemoj.

    En la Antikveco redakti

     
    Samseksaj rilatoj de antikva Grekio

    En la Antikveco, samseksemo ne estis persekutata kaj estis normale akceptata la fakto ke knabo (inter la pubereco kaj la kreskado de la barbo) estu amanto de pli aĝa viro, kiu okupiĝis pri la edukado kaj kleriĝo de lia amato[1]. Ankaŭ ekzistis samseksemaj rilatoj inter adoltoj, kvankam tiaj rilatoj estis malpli oftaj ol la menciitaj adolto-adoleskanto, kelkaj el tiuj kazoj estis la amrilatoj inter Aĥilo kaj Patroklo[2]; la soldatparoj de la Bataliono de Tebo kaj Aleksandro la Granda (disĉiplo de Aristotelo), kiu havis amrilatojn kun aliaj samrangaj kaj samaĝaj viroj, Hefestiono[3] kaj Bagoaso[4] inter ili, kaj eĉ oni diras ke kiam Hefestiono forpasis, Aleksandro kuŝis sur lia korpo dum tuta tago kaj nokto, ĝis li estis disigita el la korpo fare de siaj amikoj. Dum tri tagoj li restis muta, ploregis kaj nenion manĝis. Kaj kiam finfine li ellitiĝis estis por la ĝishaŭta razado kaj por retirigi ĉiujn ornamaĵojn kiuj pendis de la muroj de la urbo. Finfine, li malpermesis la muzikon kaj ordonis solenaĵojn en ĉiuj urboj de la imperio. Post tio li sendis mesaĝistojn al la oraklo de Amono en la oazo de Sivao, en Egiptio, kie li petis la koncedadon de diaj honoroj por lia mortinta amanto. La korpo de Hafestiono estis enbalzamigita kaj translokita al Babilono kie estis bruligita. Tamen menciindas ke Aleksandro la Granda dufoje geedziĝis, unuafoje kun Roksana (princino de Persio) kaj poste kun Barsine-Estatira, kaj eble kun alia virino nomata Parisatis)

    Dum tiu tempo, kvankam samseksemo estis relative normala afero, esti pasiva gejo ne estis bone akceptata antaŭ la socio, ĉar tio signifis esti malpli klera kaj nesperta ol la aktiva gejo. Malgraŭ tio ke samseksemo estis tolerata, la ina samseksemo ne estis pozitive akceptata de la socio. Pri tio ekzistis helena maksimo kiu diris ke "la virinoj por la koncipiĝo kaj la viroj por la vivĝuado".

     
    Antinoo, juna amanto de la imperiestro Hadriano

    En Romio[5], kiu havis similan sistemon al la helena, ankaŭ estis akceptataj samseksaj rilatoj, konsiderante ke ĉiuj homoj iam sentas samseksajn dezirojn, tamen, ĉi tie ankaŭ estis malakceptata antaŭ la socio la pasiva pozicio dum samseksaj rilatoj inter virinoj, sklavoj kaj junuloj, ĉar la aktiva rolo estis konsiderata kiel sinonimo de supereco kaj povo. Kiel ekzemplo troviĝas Julio Cezaro, la fondinto de la Romia Imperio, pri kiu oni diras ke li estis "la viro de ĉiuj virinoj kaj la virino de ĉiuj viroj". Ankaŭ Marko Antonio kaj Oktavio (poste konata kiel Aŭgusto Cezaro) havis virajn amantojn.

    Malgraŭ ĉio, la edziĝo inter samseksuloj ne estis agnoskata eĉ ne menciata en la leĝtekstoj de la Romia Juro. Tiu epoko de toleremo kiam la samseksemo ne estis persekutata iom post iom malaperis pro la penetrado de la juda kaj kristana moraloj kiu daŭras ĝis niaj tagoj.

    La Inkvizicio redakti

     
    Bruligado de la kavaliro de Hohenberg kaj de lia servanto, kondamnita je la mortpuno en la brulŝtiparo pro sodomio, antaŭ la urbomurego de Zuriko, 1482.

    La persekutado de la samseksemo[6] fare de la Katolika Eklezio estis senhalta dum la tuta Mezepoko, kvankam la sodomio (uzata koncepto) estis utila akuzado kiu kuniĝis kaj ne ĉiam distingiĝis disde la herezo kio malfaciligas ajnan analizadon pri tiu temo. La plej konataj procezoj, kiel la atako al la templanoj, akuzitaj je samseksemaj rilatoj kaj herezaĵoj, estas dubindaj kaj suspektindaj kiuj estis uzitaj tiutempe pro politikaj kialoj. En normalaj cirkonstancoj la nobeluloj kaj privilegiitoj estis malofte akuzataj pri tiuj ĉi "deliktoj", kiuj ĉiam falis sur homoj politike aŭ nobele negravaj, pri kiuj oni malmulte scias. Dum la 5-a jarcento ĝis la 18-a jarcento, la torturo kaj la mortpuno, ĝenerale en la brulŝtiparo, estis la punoj de la samseksemaj kondamnitoj en la plejparto de Eŭropo.

    19-a jarcento kaj komenco de la 20-a redakti

    Dum la Franca Revolucio de 1789 la politiko, ekonomio kaj socio de Francio tute transformiĝis, tiu revolucio finigis la absolutismon kaj la feŭdismon, kaj eĉ la iam plenpova Katolika Eklezio perdis multe da influo sur la socio kaj registaro. Tiuj ĉi ŝanĝoj baldaŭ etendiĝis al la tuta Eŭropo danke al la imperiestro Napoleono, kiu ankaŭ kreos novan punleĝaron, nomata Franca civila kodekso, kio estos la bazo por la novaj punleĝaroj, kie la konsentitaj samseksemaj rilatoj inter adoltoj estos laŭleĝaj. Tiu leĝo en la komenco de la 19-a jarcento markas novan etapon por la samseksamaj rilatoj en granda parto de la kontinento. La samseksemo estis leĝigata en Portugalio (1852) kaj en Pollando (1932). Malgraŭ tio, ankoraŭ restis leĝoj kontraŭ samseksemo kiel la Artikolo 175 en Germanio, la plialtiĝo de la aĝo por konsentitaj samseksemaj rilatoj al 21 jaroj en Nederlando (1911) aŭ la konsiderado de la samseksemo kiel punebla krimo per 2 jaroj en karcero laŭ la punleĝoj de Finnlando (1889).

    Je la fino de la 19-a jarcento en Germanio aperas forta kaj vigla samseksema movado kun la centro en Berlino (kie eĉ aĉeteblis gejaj publikigaĵoj ĉe la kioskoj [7]). Fakte, estis en tiu ŝtato funkciis la Scienc-Humanitara Komitato kaj tie naskiĝis la unua revuo por la samseksema publiko, Der Eigene kaj la unuaj prigejaj filmoj.

    Totalismo de la 20-a jarcento redakti

     
    Studentoj de la Deutsche Studentenschaft, organizata de la nazia partio, defilas antaŭ la Institut für Sexualwissenschaft en Berlino la 6-an de majo 1933 - antaŭ ol disrabi kaj konfiski arkivojn, librojn kaj fotojn por bruligi ilin.

    Post la florado de tiu samseksema movado, en diversaj landoj instaŭriĝis diktatorecaj reĝimoj kiuj en multaj kazoj akrigis la leĝaron kontraŭ la samseksemo. Kelkaj el tiuj diktaturoj estis naci-socialisma: de Adolf Hitler (en Germanio), tiu de Benito Mussolini (en Italio) kaj tiu de Francisco Franco (en Hispanio), kaj ankaŭ la komunismaj diktaturoj en la Oriento, kiuj malbonigis la rajtojn de la samseksema komunumo.

    Faŝismaj diktaturoj (nacisocialismo, faŝismo kaj frankismo) redakti

    La faŝismo, same kiel aliaj diktatorecaj ideologioj kaj politikaj sistemoj populariĝis en Eŭropo dum la 1930-aj jaroj. Granda parto de Eŭropo estis regata de tiuj diversaj totalitaraj sistemoj, ĉar la ekspansio de la nazia Germanio[8] tra granda teritorio de la kontinento, escepte de Britio kaj Irlando, aŭ aliaj aliancitaj aŭ neŭtralaj diktaturoj (la Italio de Benito Mussolini (vidu Faŝisma Italio) [9] aŭ la Hispanio de Francisco Franco (vidu Frankisma Hispanio) [10]) okazigis la preskaŭ tutan ekspansion de tiaj diktaturoj tra la plejparto de Eŭropo. Sub tiuj diktaturoj, en multnombraj kazoj estas la eklezia aŭtoritato kiu kontrolas la publikan kaj privatan moralon, kiu inkluzivas subpreman seksan konduton pri ajna devojigo de la reganta modelo de tio kio apartenas al viro kaj tio kio apartenas al virino. Tio videblis en la persekutado de la samseksemo en la reĝimoj de Franco aŭ de Hitlero.

    Laŭ la statistikoj, sub la nazia Germanio, pro samseksemo, estis arestitaj ĉ. 100.000 personoj, el kiuj 50.000 estis kondamnitaj je enkarcerigo. Krome, oni estimas ke en tiu periodo estis murdataj inter 15.000 kaj 600.000 samseksemuloj (la granda diferenco temas pri la kalkulado aŭ ne de la judoj), la plimulto el ili en koncentrejoj, kie la kuracistoj eksperimentis kun ili por la trovado de la "geno de la samseksemo" kun la celo "kuraci" la estontajn germanajn samseksemulojn. Cetere, la gejoj estis viktimoj de iliaj karcerkunuloj pro la tiuepoke reganta homofobio. En Hispanio, dum la frankismo, estas ĉirkaŭkalkulataj pli ol 5.000 personoj arestitaj pro ilia samseksemeco.

    Socialismaj diktaturoj redakti

    Ekde la komenco de la 1950-aj jaroj ĝis 1989 ĉiuj ŝtato de Orienta Eŭropo suferis plurajn komunismajn diktaturojn kiuj estis kontrolataj de Sovetunio[11]. La samseksemo estis persekutata en la komenco de multaj el tiuj reĝimoj, kvankam ĝenerale, la leĝaro malrapide ŝanĝiĝis, ĉar la samseksemo estis laŭleĝa en Hungario (1961), en Ĉeĥio (1962), en Bulgario (1968) kaj en Orienta Germanio… kiel escepto, en Rumanio estis ellaborata la Artikolo 200 kiu persekutis la samseksajn rilatojn kaj publike kaj private.

    Nuntempo redakti

     
    Samseksa juna paro zorgas infanon.

    Post la malaperado de tiuj ĉi diktaturoj, la demokratio reaperis en tuta Eŭropo. Menciindas ankaŭ ke la Eklezio perdadas influon en la politika vivo, ĉar la disiĝo inter Eklezio kaj la Ŝtato iom post iom efektiviĝis. Tiu fakto, plus la vigliĝo de la GLAT-komunumo, estis grava faktoro por la moderniĝo de la eŭropa socio kaj por la akceptado de la samseksemo. Laŭ tiu vojo, la diversaj eŭropaj administradoj, kaj ŝtataj kaj regionaj, iom post iom nuligis la leĝojn kiuj punis aŭ diskriminaciis la samseksemulojn, sed multe pli ĵuse, tiuj leĝoj ampleksiĝadas por ke la samseksemuloj havu la samajn rajtojn kiel la aliseksemuloj, tiaj kiaj la registrita partnereco aŭ la edzeco, aŭ la nuligado kaj punigado de la homofobio. Ekzemplo de tiu intensa laboro estas tiu kiun faris la Eŭropa Parlamento (la sola organizo de la Unio kiu estas rekte elektata de la eŭropanoj) kiu konsideras la homofobion kiel timon kaj absurdan malakcepton de la GLAT-a komunumo bazataj sur antaŭjuĝoj kaj ĝi estas komparata kun rasismoksenofobio.

     
    Geja Fiero en Rejkjaviko en 2004.

    Tiu ĉi eŭropunia institucio firme kontraŭstaras la diskriminacion (inter ili, la diskriminacio pro seksa orientiĝo) kaj petas la ŝtatojn garantiadon de la protektado de la GLAT-a komunumo je homofobiaĵoj, pliiĝo de la kampanjoj kontraŭ la homofobio (pere de edukaj, administraj, juraj kaj leĝaj metodoj) kaj ke la Eŭropa Komisiono okupiĝu pri la plenumado de la Ĉarto de fundamentaj rajtoj de la Eŭropa Unio kaj de la traktatoj de la Eŭropa Komunumo. Aldone, Thomas Hammarberg de Eŭropa Konsilio autoris dokumenton "Diskriminacio pro seksa orientiĝo kaj seksa identeco".[12]

    Malgraŭ tiu akcelado, kaj la agnoskado de samseksemo post la Dua mondmilito, menciindas ke en la junaj demokratioj de Orienta Eŭropo ankoraŭ regas fortan homofobion kaj la akceptado de la samseksemo ne estas tiel alta kiel en Okcidenta Eŭropo.

    Registritaj partnerecoj redakti

    Konsekvence de la novaj trajtoj de samseksemo kiu fortikiĝis ekde la reveno de la demokratio al Eŭropo, la malsamaj ŝtatoj ĝustigis siajn leĝojn laŭ tiu celo, t.e. ne plu persekuti la samseksemulojn unue, kaj pli malfrue, aprobi pliajn rajtojn al GLAT-personoj. Tiuj ĉi rajtoj speciale aperis ekde la 1990-aj jaroj, kelkaj ekzemploj estas la registrita partnereco kaj la samseksa edzeco. Ĉio ĉi igis Eŭropon la plej avangarda kontinento rilate al la rajtoj de la samseksemuloj. Tamen, homofobio ankoraŭ regas ĉefe en la oriento de Eŭropo kie socialismaj diktaturoj malpermesis ĝin kaj en la konservativaj kaj kristanaj partioj.

    Leĝigado pri samseksemo laŭ landoj redakti

    Norda Eŭropo redakti

    Lando Samseksemaj praktikoj senpunigitaj Agnoskataj unioj Edziĝo inter samseksuloj Samseksemuloj rajtas militservi Adoptado Malpermesas diskriminacion
    Britio   laŭleĝa ekde 1967 (1980 en Skotlando kaj 1982 en Nord-Irlando)   laŭleĝa ekde 2005   aktualiĝos en 2014       malpermesas la plimulton de la diskriminacioj
    Danio   laŭleĝa ekde 1933   laŭleĝa ekde 1989   laŭleĝa ekde 2012       malpermesas ĉian diskriminacion
    Estonio   laŭleĝa ekde 1992           malpermesas ĉian diskriminacion
    Finnlando   laŭleĝa ekde 1971   laŭleĝa ekde 2002   laŭleĝa ekde 2017     nur idoj de la edz(in)oj   malpermesas ĉian diskriminacion
    Irlando   laŭleĝa ekde 1993   laŭleĝa ekde 2011   laŭleĝa ekde 2015     nur idoj de la paro   malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Islando   laŭleĝa ekde 1940   laŭleĝa ekde 1996   laŭleĝa ekde 2010     nur registritaj paroj   malpermesas plimulto de la diskriminacioj
    Latvio   laŭleĝa ekde 1992     konstitucia malpermeso   malpermesita la militservado   nur edziĝintaj paroj   malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Litovio   laŭleĝa ekde 1993           malpermesas ĉian diskriminacion
    Manksinsulo   laŭleĝa ekde 1994   laŭleĝa ekde 2005         malpermesas la plimulto de diskriminacioj
    Norvegio   laŭleĝa ekde 1972   laŭleĝa ekde 1993   laŭleĝa ekde 1/1/2009       malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Svedio   laŭleĝa ekde 1944   laŭleĝa ekde 1995   laŭleĝa ekde 1/05/2009     nur registritaj paroj   malpermesas kelkajn diskriminaciojn

    Suda Eŭropo redakti

    Lando Samseksaj praktikoj senpunigitaj Agnoskataj unioj Edziĝo inter samseksuloj Samseksemuloj rajtas militservi Adoptado Malpermesas diskriminacion
    Grekio   laŭleĝa ekde 1951       ne rajtas militservi     malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Hispanio   laŭleĝa ekde 1979   laŭleĝa ekde 1998   laŭleĝa ekde 2005       malpermesas ĉian diskriminacion
    Italio   laŭleĝa ekde 1890         nur edziĝintaj paroj rajtas   malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Kipro   laŭleĝa ekde 1998       ne rajtas militservi     malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Malto   laŭleĝa ekde 1973           malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Portugalio   laŭleĝa ekde 1983   laŭleĝa ekde 2001   laŭleĝa ekde 2010       malpermesas ĉian diskriminacion
    San-Marino   laŭleĝa ekde 1864, denove punita en 1974 kaj sen puno ekde 2001     Nekonata    
    Turkio   laŭleĝa ekde 1858       ne rajtas militservi    
    Vatikano         sen armeo    

    Centra Eŭropo redakti

    Lando Samseksemaj praktikoj senpunigitaj Agnoskataj unioj Edziĝo inter samseksuloj Rajto je militservado Adoptado Malpermesas diskriminacion
    Aŭstrio   laŭleĝa ekde 1971   kunvivado sen registro ekde 2003, propono por registrado         malpermesas kelkajn diskriminaciojn
    Belgio   laŭleĝa ekde 1792   laŭleĝa ekde 2000   laŭleĝa ekde 2003       malpermesas ĉian diskriminacion
    Ĉeĥio   laŭleĝa ekde 1962   laŭleĝa ekde 2001         malpermesas ĉian diskriminacion
    Francio   laŭleĝa ekde 1791   laŭleĝa ekde 1999   laŭleĝa ekde 2013     fraŭlaj gejoj rajtas adopti   malpermesas ĉian diskriminacion
    Germanio   laŭleĝa ekde 1969 (1968 en Orienta Germanio)   laŭleĝa ekde 2001       nur idoj de edz(in)oj   malpermesas ĉian diskriminacion
    Liĥtenŝtejno   laŭleĝa ekde 1989     Nekonata    
    Luksemburgo   laŭleĝa ekde 1795   laŭleĝa ekde 2004         malpermesas ĉian diskriminacion
    Monako   laŭleĝa ekde 1793     dependas de la armeo de Francio Nekonata Nekonata
    Nederlando   laŭleĝa ekde 1811   laŭleĝa ekde 1998   laŭleĝa ekde 2001       malpermesas ĉian diskriminacion
    Pollando   laŭleĝa ekde 1932           malpermesas ĉian diskriminacion
    Slovakio   laŭleĝa ekde 1962           malpermesas ĉian diskriminacion
    Slovenio   laŭleĝa ekde 1977   laŭleĝa ekde 2006         malpermesas la plimulton de la diskriminacioj
    Svislando   laŭleĝa ekde 1942   laŭleĝa ekde 2007         malpermesas ĉian diskriminacion

    Orienta Eŭropo redakti

    Lando Samseksemaj praktikoj senpunigitaj Agnoskataj unioj Edziĝo inter samseksuloj Rajto je militservado Adoptado Malpermesas diskriminacion
    Albanio   laŭleĝa ekde 1995           malpermesas ĉian diskriminacion
    Armenio   laŭleĝa ekde 2003          
    Azerbajĝano   laŭleĝa ekde 2000          
    Belorusio   laŭleĝa ekde 1994       ne rajtas militservi    
    Bosnio-Hercegovino   laŭleĝa ekde 1996 (1998 en Serba Respubliko)           malpermesas la plimulton de la diskriminacioj
    Bulgario   laŭleĝa ekde 1968           malpermesas ĉian diskriminacion
    Hungario   laŭleĝa ekde 1962   registrita kunvivado en 1/1/2009         malpermesas ĉian diskriminacion
    Kartvelio   laŭleĝa ekde 2000           malpermesas la plimulton de la diskriminacioj
    Kroatio   laŭleĝa ekde 1977   laŭleĝa ekde 2003         malpermesas ĉian diskriminacion
    Makedonio   laŭleĝa ekde 1996          
    Moldavio   laŭleĝa ekde 1995          
    Montenegro   laŭleĝa ekde 1977          
    Rumanio   laŭleĝa ekde 1996           malpermesas ĉian diskriminacion
    Rusio   laŭleĝa ekde 1993          
    Serbio   laŭleĝa ekde 1994 (1981 en Vojvodino)     konstitucia malpermeso   ne rajtas militservi     malpermesas ĉian diskriminacion
    Ukrainio   laŭleĝa ekde 1992           malpermesas ĉian diskriminacion

    Registrita partnereco redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo registrita partnereco.

    La civilaj ligoj aperis fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj por la kreado de nova familia ligo simile al la edziĝo sed centrita en la samseksaj paroj. La unuaj ŝtatoj kiuj adoptis tiujn civilajn ligojn estis eŭropaj, Danio (en 1989) kaj Norvegio (en 1993), ĝis nun, granda parto de la ŝtatoj kaj regionoj permesas la registritan partnerecon.

    Samseksa edzeco redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo samseksa edzeco.
     
    Nupto de Mathieu Chantelois kaj Marcelo Gomez.

    La samseksa edzeco estis unuafoje regulata en Nederlando[13] (2001) kun la celo avanci pli ol la registritaj partnerecoj, la edziĝo inter samseskuloj egaligas la edziĝojn de samseksaj kaj aliseksaj paroj, kiu ankaŭ inkluzivas la infanadoptadon. En Eŭropo, ĝi estas nun laŭleĝa en kvin ŝtatoj, dume la resto de la ŝtatoj debatas tiun edziĝon aŭ ne videblas baldaŭa aprobo.

    Tradicie la ekologiaj, socialismaj, socialdemokrataj, centristaj kaj liberalaj partioj favorigas la edziĝon inter samseksuloj aŭ la GLAT-ajn rajtojn ĝenerale; tamen, la konservativaj, demokristianaj kaj naciistaj partioj oponiĝas al ties agnoskado. Tamen, tio ne estas ĝenerala tendenco, ĉar ekzistas kelkaj esceptoj kiel tiu de Italio, kie la socialdemokratoj de Romano Prodi konsideras ke la edziĝo inter samseksuloj estas "tre radikala", aŭ kiel tiuj de Nederlando, Norvegio aŭ Svedio kie konservativaj partioj favorigas kaj eĉ aprobis leĝojn en la parlamento por la samseksaj edziĝoj[14][15][16]

    Socio kaj samseksemo redakti

    Homofobio redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Homofobio.

    Malgraŭ la avancoj rilate la rajtojn de la GLAT-a kolektivo en Eŭropo kaj la batalo kontraŭ la homofobio, ankoraŭ ĝi ne malaperis, kaj ĝi regas ĉefe en la antaŭaj komunismaj ŝtatoj. Ankaŭ en Italio la homofobio estas tre forta, malgraŭ tio ke ĝi estas unu el la plej progresismaj landoj de la kontinento. La polemikaĵoj denove ekiĝis post kiam la itala registaro malakceptis subskribi dokumenton por la senpunigado de la samseksemo en la tuta mondo, laŭ propono de la registaro de Francio antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj. Alia polemikaĵo estis ke teknika direktoro de futbalteamo, deklaris dum intervjuo ke li neniam konatiĝis kun samseksemaj futbalistoj kaj se tio okazas li ne listigas ilin por sia futbalteamo.

    En la institucioj redakti

    En la institucia etoso (precipe je ŝtata kaj municipa niveloj), menciindas kelkaj kazoj de homofobio, kiuj eĉ se estas konmdanitaj de la eŭropuniaj institucioj, daŭre ekzistas.

     
    Kazimierz Marcinkiewicz (maldekstre) kaj Lech Kaczyński (dekstre).

    Ekzemplo de tiu homofobio estas kelkaj agoj de la nuna registaro de Pollando, kiu estas formata de konservativaj kaj naciismaj partioj, kiuj leĝigas kontraŭ la "promociado de samsekesmo" (principe ili celis malpermesi al samseksemuloj esti instruistoj, sed poste ili intencis mildigi tion, sen klarigi la punon,[17] oni esploris la eblan samseksemon de la Teletubbies por vidi ĉu ĝi disvastigis ĝin inter la polaj infanoj,[18] aŭ malpermesita la elsendo de epizodo de Little Britain pro la apero de samseksema pastro kaj ties amanto.[19] Plej oftaj estas malpermesoj aŭ provoj pri paradoj de samseksemuloj (kiel la Geja Fiero) en diversaj urboj, inter ili Moskvo[20], kie okaze de Eŭrovido la polico arestis manifestantojn, inter ili, esperantistinon[21]; Varsovio,[22] PoznanoRigo (en la kazo de Moskvo, grupo da gejoj kaj lesboj estis insultitaj kaj agresitaj de radikalaj naciistoj kaj ortodoksuloj kiam la grupo celis atingi la Urbodomon por liveri leteron favore al la geja parado[23] kaj la aŭtoritatuloj, anstataŭ protekti ilin, arestis 20 aktivistojn. La urbestro diris ke tia parado estas 'satanaĵo'.

    En la socio redakti

    Socie, la homofobio ankoraŭ multe gravas en specifaj sektoroj, ĝi estas esprimata diversmaniere:

     
    Bertrand Delanoë
    • La homofobiaj komentoj havas longan historion, kiel ekzemple tiu de Rocco Buttiglione koncipante la samseksemon kiel "peko",[24] tiuj de la unua pola ministro diris ke "Se iu persono celas kontaĝi aliajn sian samseksemon, la Ŝtato devas interveni en tiu perforto de la libereco"[25] aŭ tiu de Alessandra Mussolini (nepino de la itala diktatoro Benito Mussolini) al Vladimir Luxuria (transgenra parlamentano) "Pli bone esti faŝisto ol gejaĉo".[26]
    • Ankaŭ la enketoj kaj esploroj montras la gradon je ekzistanta homofobio, kiuj indikas ke pli ol 40% de la rumanoj pensas ke la samseksemuloj devus esti forpelitaj de la lando.
    • La agresoj kaj ĝenadoj, ne oftas en Eŭropo, sed ili okazas. Ekzemplo povus esti la okazintaĵo je la 6-a de oktobro 2002, kiam viro vundtranĉis Bertrand Delanoë en la abdomeno dum publika evento. La urbestro de Parizo (unu el la unuaj politikistoj kiu publike deklaris sian samseksemon en Francio) estis operaciita kaj post kelkaj ripoztagoj, revenis al la Urbodomo. En la unuaj deklaroj, la arestito agnoskis ke li ne ŝatis "la politikistojn kaj speciale la gejojn".[27][28] Ankaŭ menciindas la agresado suferita de du junaj gejoj kiam ili kisis unu la alian en publika naĝejo de Madrido,[29] aŭ la okazintaĵoj dum la parado de 2004 en Krakovo nomata "Parado de Toleremo", kie grupo da personoj akompanis la manifestantojn krie timigante ilin dirante "Murdistoj!" "Gejaĉoj al hospitalo!",

    Festoj, paradoj kaj manifestacioj redakti

    Geja Fiero redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geja Fiero.

    En multaj eŭropaj urboj, la Tago de la Geja Fiero estas celebrata per multnombraj festoj, manifestacioj kaj karavanoj. Kelkaj el ili, kiel tiu de Berlino, estas inter la plej multnombraj de la mondo. Ĝenerale, ili estas permesataj kaj ne ekzistas surstrataj konfliktoj, kvankam multfoje ekzistas konfliktoj kun la institucioj kaj homofobaj grupoj de la socio kiuj intencas malpermesi tiun defiladon.

    Europride redakti

     
    Ĉielarka flago en Piccadilly Circus, Londono, Eŭroparado 2006
     
    Elirejo de la metrostacio en Chueca
      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Europride.

    La Europride estas evento organizata ĉiujare ekde 1992 kun la celo promocii la videbligon de la GLAT-personoj kaj de iliaj defendantoj en Eŭropo.

    Ĉiujare ĝi estas celebrata en malsama urbo, kaj ĝis nun ĝi estis celebrata en urboj kiaj Londono (1992 kaj 2006), Berlino (1993), Amsterdamo (1994), Parizo (1997) kaj Madrido (2007).

    Zonoj kun aktiva kaj grava GLAT-a kolektivo redakti

    Urboj: Sitges (Hispanio)

    Kvartaloj kaj stratoj:

    Koncernaj ŝtatoj redakti

    Vidu ankaŭ redakti

    Piednotoj redakti

    1. http://www.historia-homosexualidad.org/historia-gay/historia-homosexualidad/costumbres-gay/grecia-gay/grecia-gay.html
    2. http://rosi2006.multiply.com/journal/item/254[rompita ligilo]
    3. http://www.islaternura.com/APLAYA/NoEresElUnico/aLETRA/Al/Alejandro/AlejandroHefestion.htm[rompita ligilo]
    4. http://www.historia-homosexualidad.org/historia-gay/historia-homosexualidad/literatura-gay/homosexuales-famosos/alejandro-magno-gay/alejandro-magno-gay.html
    5. http://www.imperioromano.com/156/la-sexualidad-en-roma.html[rompita ligilo]
    6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-29. Alirita 2010-10-21.
    7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-04-03. Alirita 2010-10-21.
    8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-21. Alirita 2010-10-21.
    9. https://archive.is/20120529020806/noticias.terra.es/2008/genteycultura/0727/actualidad/la-nieta-de-mussolini-dice-que-el-dictador-no-odiaba-a-los-gays.aspx
    10. http://foros.universogay.com/mensaje-homosexualidad-en-la-guerra-civil-espanola-y-la-dictadura-de-franco-tomo-iix.html[rompita ligilo]
    11. http://historia.libertaddigital.com/la-homosexualidad-en-la-urss-1276238125.html
    12. http://www.coe.int/t/Commissioner/Source/LGBT/LGBTStudy2011_en.pdf
    13. http://anodis.com/nota/6746.asp[rompita ligilo]
    14. http://www.lemonde.fr/cgi-bin/ACHATS/acheter.cgi?offre=ARCHIVES&type_item=ART_ARCH_30J&objet_id=958694&clef=ARC-TRK-D_01[rompita ligilo]
    15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-19. Alirita 2010-10-21.
    16. http://www.elmundo.es/2000/09/13/sociedad/13N0007.html
    17. http://www.elpais.com/articulo/sociedad/Polonia/quiere/excluir/profesores/homosexuales/ensenanza/elpepusoc/20070316elpepusoc_4/Tes
    18. http://www.20minutos.es/noticia/240031/0/polonia/teletubbies/gay/
    19. http://www.diarioadn.com/sociedad/detail.php?id=29949
    20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2010-10-21.
    21. http://www.liberafolio.org/2009/esperantisto-brutale-arestita-en-moskvo
    22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-08. Alirita 2010-10-21.
    23. http://www.elpais.com/articulo/sociedad/Detenidos/veinte/activistas/orgullo/gay/Moscu/elpepusoc/20070528elpepisoc_1/Tes
    24. http://www.elmundo.es/elmundo/2004/10/26/internacional/1098784691.html
    25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-12-18. Alirita 2006-12-18.
    26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2010-10-21.
    27. http://news.bbc.co.uk/hi/spanish/news/newsid_2303000/2303053.stm
    28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-08. Alirita 2010-10-21.
    29. http://www.nodo50.org/tortuga/article.php3?id_article=4230