!Kung IPA- prononco: [!ʊŋ] (!Xun), konata ankaŭ kiel Ju, estas dialektaro (lingva komplekso) parolata en Namibio, Bocvano kaj Angolo fare de la popolo ǃKung, konstituanta du aŭ tri lingvojn. Kune kun la ǂʼAmkoe lingvaro, la !Kung formas la Kxʼa lingvaron. !Kung konstituis unu el la branĉoj de la ombrelaj Kojsanaj lingvaroj, kaj pro tio ĝi estas nomata Norda Kojsana tiukadre, sed la unueco de la Kojsanaj lingvaroj neniam estis pruvita kaj estas nune konsiderata kiel dubinda. Tamen, la antropologia termino "Kojsana" estis retenita kiel ombrela termino por la klaketlingvoj ĝenerale.[1]

!Kung estas fama pro siaj multaj klaketoj, kiel la ǃ en sia nomo, kaj havas kelkajn el la plej kompleksaj realaĵoj de kaj konsonantoj kaj vokaloj en la mondo. Ĝi havas ankaŭ tonon. Por plia priskribo, vidu Juǀʼhoan. Por prononci !Xuun (prononce [!͡χũː˦˥] en okcidenta !Kung/!Xuun) oni faras klaketon antaŭ la sono x (kiu estas kiel skota aŭ germana ch), sekvata de longa naza u vokalo kun alta altiĝanta tono.[2]

Notoj redakti

  1. Haacke 2009
  2. Por fonologio kaj tonoj, vidu liston de !Xun dialekto nomoj en Heine kaj Honken's "The Kxʼa Family: A New Khoisan Genealogy" en Journal of Asian and African Studies: Heine & Honken 2010

Bibliografio redakti

  • Haacke, W.H.G. (2009). "Khoesaan Languages". In Brown, Keith; Ogilvie, Sarah (eds.). Concise Encyclopedia of Languages of the World. Oxford, UK: Elsevier. pp. 600–602. ISBN 9780080877747. LCCN 2008934269.
  • Heine, Bernd; Honken, Henry (2010). "The Kxʼa Family: A New Khoisan Genealogy" (PDF). Arkivigite je 2018-11-02 per la retarkivo Wayback Machine Journal of Asian and African Studies. Tokyo, Japan (79): 5–36. Arkivita el la originalo (PDF) la 31an de aŭgusto, 2017. Alirita la 16an de januaro 2020.