Ágnes Keleti [Agneŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Keleti Ágnes estis hungara-israela gimnastikisto, dufoja olimpiano, kvinfoja olimpika ĉampiono, trejnisto, centjarulo. Ŝia origina familia nomo estis Klein, ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Sárkány Istvánné, poste Bíró Róbertné.

Ágnes Keleti
Ágnes Keleti
Ágnes Keleti
Persona informo
Naskonomo Klein Ágnes
Naskiĝo 9-an de januaro 1921 (1921-01-09) (103-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco HungarioIsraelo
Familio
Edz(in)o István Sárkány
Infanoj 2
Okupo
Okupo arta gimnastikisto • universitata instruisto • sporta trejnisto
vdr
Ágnes Keleti kiel trejnisto en 1960

Ágnes Keleti[1][2] naskiĝis la 9-an de januaro 1921 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ágnes Keleti devenis el juda familio. Ŝi travivis la nazian eraon helpe de pseŭdolegitimilo. Ŝi estis lerta violonĉelisto, sed poste pro la gimnastiko ŝi forlasis la muzikon. Depost la hungara revolucio de 1956 ŝi disidis al Aŭstralio, sed ekde 1957 ŝi vivis en Israelo. Inter 1957-1980 ŝi instruis en la israela sporta altlernejo, tiutempe ŝi estis ankaŭ trejnisto. Ŝi unue revizitis Hungarion en 1983, post jaroj tio ŝanĝiĝis kaj ŝi revizitas Israelon. Ŝi edziĝis dufoje kaj naskis 2 filojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1949-2021.

Sporta kariero redakti

Ágnes Keleti inter 1938-1956 estis gimnastikisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj (escepte inter 1940-1945). En sia aĝo 18 ŝi jam apartenis al la hungara nacia teamo, ŝi estis hungara ĉampiono 46-foje inter 1939-1956. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun kvin oraj medaloj, krome en mondĉampionumo ŝi estis la unua en 1954.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti