Ágnes Ullmann
Ágnes Ullmann [Agneŝ ulman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ullmann Ágnes estis hungara-franca mikrobiologo, membro (ekstera en 1998) de Hungara Scienca Akademio.
Ágnes Ullmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1927 en Satu Mare |
Morto | 25-an de februaro 2019 (91-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca • hungara • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio • Hungario • Francio |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato Bolyai de Kluĵo |
Okupo | |
Okupo | mikrobiologo |
Ágnes Ullmann [1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1927 en Rumanio en Transilvanio, ŝi mortis la 25-an de februaro 2019.
Biografio redakti
Ágnes Ullmann komence lernis en Transilvanio. Dum la 2-a mondmilito ŝi okupiĝis ankaŭ pri teniso kaj atletiko. Fine ŝi doktoriĝis en Universitato de Budapeŝto en 1949. Baldaŭe ŝi iris al Francio. Ŝi longe esploris en Pasteur Instituto, kie ŝi okupiĝis pri antibiotikoj. En 2002 ŝi ricevis Robert Koch Medalon. Ekde 1966 ŝi estas franca civitano.
Verkoj (elekto) redakti
Fontoj redakti
- biografio germane
- kun foto Arkivigite je 2020-06-05 per la retarkivo Wayback Machine angle