Ágost Zichy
Grafo Ágost Zichy [Agoŝt ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Ágost estis hungara vojaĝisto, membro (korespondanta en 1880) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis vásonkői.
Ágost Zichy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de junio 1852 en Penzing | ||||
Morto | 4-an de oktobro 1925 (73-jaraĝa) en Vieno | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1875) vd | ||||
Partio | Liberal Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Szerafin Ferenc Zichy (en) vd | ||||
Gefratoj | József Zichy kaj Theodor Zichy (en) vd | ||||
Infanoj | Mária Ifigénia Anasztázia Franciska Zichy-Ferraris (en) , Theodora Zichy (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto esploristo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ágost Zichy [1] naskiĝis la 14-an de junio 1852 en Penzing (Vieno). Li mortis la 4-an de oktobro 1925 en Vieno.
Biografio
redaktiÁgost Zichy frekventis universitaton en Vieno kaj Budapeŝto ricevinta juran diplomon en 1875. Post lernado li vojaĝis al Azio, ekzemple al Ĉinio, Japanio, Siamo. Hejmenveninta li prelegis pri la vojaĝo. En 1878 li pasis duonjaron en Ameriko. Li estis elektita parlamenta deputito en 1879. Inter 1883-1892 li estis guberniestro de Fiume, kiu estis tiam apartenaĵo de Hungara reĝlando (nuntempa Rijeka en Kroatio). Ekde 1892 li estis membro de la hungara supera ĉambro. Ekde 1911 li havis postenon en kortego de la Habsburgoj ĝis 1918.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Tanulmány a japán művészetről (Studo pri la japana arto), (1879)
- Dominion of Canada (1879)
- A Boro-Budur Jáva szigetén (1881)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj Z, ZS kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj Z, ZS kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla malsupre en la 1-a punkto)