Ágoston Zimmermann

hungara bestokuracisto

Ágoston Zimmermann [Agoŝton cimerman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zimmermann Ágoston estis hungara bestkuracisto, anatomo, profesoro, membro (korespondanta en 1922, ordinara en 1934, honora en 1942) de Hungara Scienca Akademio.

Ágoston Zimmermann
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1875 (1875-12-03)
en Mór
Morto 6-an de oktobro 1963 (1963-10-06) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 20. körönd-1-11/12 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto (–1895) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bestokuracisto
universitata instruisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ágoston Zimmermann [1] naskiĝis la 3-an de decembro 1875 en Mór (urbo). Li mortis la 6-an de oktobro 1963 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Ágoston Zimmermann maturiĝis en luterana gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Reĝa Veterinara Akademio de Budapeŝto en 1895, ekde la sekva jaro li ekinstruis samloke. En 1910 li atingis la instruan rangon privata profesoro, jam en la bestkuracista altlernejo publika eksterordinara profesoro. En 1933 kaj 1939 li estis rektoro. En 1946 li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri anatomio de hejmbestoj. Li ricevis premion Kossuth en 1957.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Anatómiai gyakorlatok háziállatokban (1911)
  • A házinyúl természetrajza és hasznosítása (1917)
  • Háziállatok anatómiája (Anatomio de hejmbestoj), (1920)

Fontoj

redakti