Ákos Ráthonyi (reĝisoro)

Ákos Ráthonyi [Akoŝ rAtonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráthonyi Ákos estis hungara-okcidentgermana reĝisoro, scenaristo, produktoro, framasono [1], [2]. Lia kompleta nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Ráthonyi Ákos László Dániel, lia patro estis Ákos Ráthonyi (aktoro), lia dua edzino estis Klári Tolnay, lia tria edzino estis Irén Pelsőczy.

Ákos Ráthonyi
Persona informo
Naskonomo Ráthonyi Ákos László Dániel
Naskiĝo la  26-an de marto 1909(nun 1909-03-26)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Morto la 6-an de januaro 1969
en Germanio Munkeno (Okcidenta Germanio)
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ákos Ráthonyi (aktoro)
Edz(in)o Klári Tolnay
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro
vdr

Ákos Ráthonyi [3] naskiĝis la 26-an de marto 1909 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de januaro 1969 en Munkeno (Okcidenta Germanio).

Biografio redakti

Ákos Ráthonyi abiturientis en sia naskiĝurbo, poste en 1927 li iris al Londono, kie li estis aktoro kaj subreĝisoro. Post 2 jaroj en Holivudo li havis postenojn en 20th Century Fox‎ kaj Paramount, poste en Parizo li estis subreĝisoro de Alexander Korda. En 1929 li edziĝis, sed post 4 jaroj li eksedziĝis. Inter 1933-1935 li estis scenaristo en Usono, poste li revenis al Budapeŝto kaj li fondis filman entreprenon. En 1936 li denove edziĝis al aktorino Klári Tolnay (ŝi naskis en 1940 filinon). Tolnay ofte estis ĉefrolanto en filmoj de Ráthonyi. En 1945 ili eksgeedziĝis, Ráthonyi poste denove edziĝis kaj ili forlasis la landon en 1947. Ili vivis en Londono, poste en Okcidenta Germanio.

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj redakti

  • Tisztelet a kivételnek (1936)
  • Katyi (1942, ankaŭ produktoro, la ĉefrolanto estis Klári Tolnay)
  • La fortuna viene dal cielo (1942, itala filmo, ankaŭ scenaristo)
  • Renee XIV (1946)

Elektitaj germanaj reĝisoraĵoj redakti

  • Kätchen für alles (1949)
  • Das unmögliche Mädchen (1951)
  • Zieh dich aus, Puppe (1968, ankaŭ scenaristo)

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • Fizessen, nagysád! (1937, ankaŭ kunproduktoro)
  • Havasi napsütés (1941)
  • Der Fluch der grünen Augen (1964, ankaŭ produktoro)

Kelkaj filmaj roloj redakti

  • Szerelmi álmok (1935) - lernanto
  • Havi 200 fix (1936)
  • Muki (1943) - itala direktoro

Kiel produktoro (elekto) redakti

  • Tokaji rapszódia (1937)
  • Kádár kontra Kerekes (1941)
  • Ágrólszakadt úrilány) (1943, kunproduktoro)

Fontoj redakti