Ákos Ráthonyi (aktoro)

Ákos Ráthonyi [Akoŝ rAtonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráthonyi Ákos estis hungara aktoro, operetkantisto, bonvivanto. Lia plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Ráthonyi Zsigmond Ödön Ákos, lia filo estis Ákos Ráthonyi (reĝisoro).

Ákos Ráthonyi
Ákos Ráthonyi
Ákos Ráthonyi
Persona informo
Naskonomo Ráthonyi Zsigmond Ödön Ákos
Naskiĝo la  8-an de novembro 1868(nun 1868-11-08)
en Hungario Kökényesd (Hungara reĝlando)
Morto la 24-an de marto 1923
en Ĉeĥoslovakio Veľká Sevľuš (Ĉeĥoslovakio)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Margit Maróthy
Infano Ákos Ráthonyi
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Ákos Ráthonyi sur scenejo

Ákos Ráthonyi [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1868 en (Hungara reĝlando) en Kökényesd (nuntempa Porumbesti en Rumanio), li mortis la 24-an de marto 1923 en Veľká Sevľuš (Ĉeĥoslovakio), nuntempa Vinohradiv en Ukrainio.

Biografio redakti

Ákos Ráthonyi akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1891. Inter 1892-1894 li apartenis al teatra trupo de Nacia Teatro (Kolozsvár), poste li revenis al Budapeŝto. Post fondo de Gaja Teatro li estis tie membro, inter 1898 kaj 1906 li estis la ĉefa bonvivanto en Teatro Magyar. En 1908 li edziĝis jam dufoje (pli frue en 1893) kaj li plene forlasis la scenejon. Li okupiĝis plu pri sia bieno kaj li havis postenon en la kalvinisma eklezio.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Lia sola filmrolo redakti

  • A tánc (1900)

Fontoj redakti