Árpád Bárány [bArAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárány Árpád estis hungara skermisto (spadisto), dufoje olimpiano, olimpika kaj monda ĉampionoj, trejnisto, arbitraciisto.

Árpád Bárány
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1931 (1931-06-24) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Árpád Bárány[1] naskiĝis la 24-an de junio 1931 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Árpád Bárány skermis en pluraj sportkluboj en Budapeŝto. Li estis hungara ĉampiono unue en vintra pentatlono grupe (jam forgesita sporto) en 1956, poste kiel spadisto inter 1957-1959 kvarfoje (trifoje grupe, unufoje sole). Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1960 kaj Somera Olimpiko 1964 kun ora medalo grupe, krome en mondĉampionumo en 1959 li estis la unua. Li finis la skermon en 1968, intertempe li akiris unue sportpedagogian, poste trejnistan diplomojn kaj li estis trejnisto, ankaŭ en Irano. Li estis ankaŭ arbitraciisto ĝis 1994. Li ricevis 3 premiojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti