Àrpád GERECS [gereĉ], laŭ la hungara skribmaniero Gerecs Árpád estis hungara kemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Árpád Gerecs
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1903 (1903-07-18)
en Zsámbék
Morto 27-an de januaro 1982 (1982-01-27) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto
vdr

Àrpád Gerecs naskiĝis kiel Gremsperger Árpád la 18-an de julio 1903 en Zsámbék. Li mortis la 27-an de januaro 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Àrpád Gerecs frekventis universitaton pri Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno en Budapeŝto inter 1922-1927, poste li instruis en la universitato kune kun Géza Zemplén. Inter 1938-1950 li partoprenis en inventadoj de novaj medikamentoj, poste li instruis en universitato de Szeged. Inter 1956-1974 li denove edukis en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1950, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • A barbaloinról 1930
  • Gyógyszerkémia és gyógyszeripar 1942
  • Alkalmazott szerves kémia 1951
  • Vegyipari műveletek és gépek 1964
  • Bevezetés a kémiai technológiába (Enkonduko al la kemia teknologio) 1968 (tiu lernolibro por studentoj estis reeldonita kvinfoje)

Fontoj redakti