Árpád Heltai
Árpád Heltai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Heltai Árpád estis hungara teatrestro en Usono.
Árpád Heltai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1849 en nekonata valoro |
Morto | 30-an de novembro 1914 (65-jaraĝa) en Klevlando |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Biografio
redaktiFrua vivo de Árpád Heltai estas plene nekonata, ekzistas kelkaj datenoj kontraŭdiraj, eble pri samnomaj personoj. Li estis amatora aktoro en 1904 sur scenejo jam en Usono. En la sekva jaro li apartenis al hungarlingva (amatora) teatra trupo kaj en 1906 li establis propran teatran trupon el profesiaj aktoroj sub nomo "Konstanta Hungara Teatro", kie li ofte reĝisoris. En 1913 li invitis Rózsi Kassay, Miklós Heltay (frato de Árpád), Béla Pataky kaj György Mártonfalvy (dirigento) el Hungarlando. Li dungis Emil Erdélyi, Pál Juhász kaj Imre Karacs kiel reĝisorojn. Apartenis al la teatro ekzemple dirigentoj Lajos Serly, Ernő Rappe-Fedák, operkantisto Anna Gyenge. La spektakloj estis enscenigitaj en luitaj haloj. Heltai intencis establi konstantan hungaran teatrejon, sed li mortis en frua aĝo pro akcidento, tial li ne plu povis efektivigi ĝin. Post morto lia teatra kompanio ĉesis.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Károly Gerő: Az uzsai gyöngy
- Ferenc Molnár: Az ördög
- Pongrác Kacsóh: János vitéz
- Gergely Csiky: A nagymama
- Jenő Huszka:
- Gül Baba
- Bob herceg
- Ede Szigligeti: A cigány
- Ferenc Lehár: A víg özvegy
- Menyhért Lengyel: Tájfun
- István Géczy: Amit az erdő mesél