Árpád Trummer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Trummer Árpád estis hungara hidrologo.

Árpád Trummer [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1884 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de novembro 1961 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Árpád Trummer frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1905. Post siaj studoj li laboris en diversaj ŝtataj hidrologiaj oficejoj, fine en Miskolc li estis oficejestro. En 1933 li eklaboris en ministerio pri agrikultuto, kie li kreis projektojn pri akvumadoj, ekzemple por Hódmezővásárhely. Inter 1937 kaj 1943 li estis ĉefo de tutlanda hidrologia direkcio, poste li pensiuliĝis. Depost la 2-a mondmilito li estis konsilisto pri hidrologio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az Alföld öntözése (1928) - premiita studo
  • A magyar szikesek (1934) - redaktoro
  • A magyar viziutak fejlesztésének újabb irányelvei (1943) [2]
  • Az öntözés alapelvei (1953)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti