Göncz Árpád városközpont (metrostacio)

stacio de la metroo de Budapeŝto
(Alidirektita el Árpád híd (metrostacio))

La Göncz Árpád városközpont estas grava metrostacio en Budapeŝto. La nomo venis de la ponto mem. Subirejo aliĝas al la metrostacio.

Göncz Árpád városközpont
Enirejo de la metrostacio Árpád híd
Enirejo de la metrostacio Árpád híd
metrostacio • fina stacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 31′ 58″ N, 19° 4′ 2″ O (mapo)47.53277819.067222Koordinatoj: 47° 31′ 58″ N, 19° 4′ 2″ O (mapo)
Göncz Árpád városközpont (Budapeŝto)
Göncz Árpád városközpont (Budapeŝto)
DEC
Göncz Árpád városközpont
Göncz Árpád városközpont
Göncz Árpád városközpont
Situo de Göncz Árpád városközpont
Map
Göncz Árpád városközpont
Ecoj
Tipo subkrusta
Kajoj 2 bordaj kajoj
Historio
Malfermo 5-a de novembro 1984
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Dózsa György út Forgách utca
vdr
Skizo pri la rela sistemo ĉe Árpád híd
Ambaŭ peronoj de la metrostacio

Historio redakti

Jam en 1970 oni komencis konstrui la 3-an metrolinion, sed tiu etapo estis inaŭgurita nur en 1984. Tiam tiu stacio estis la provizora finhaltejo, tial oni konstruis post la stacio eksterajn relojn, kie la vagonoj povas turniĝi aŭ ripozi longe. La plia etapo estis preta en 1990, tial la finhaltejo estis translokigita. Jam pli frue en 1981 oni komencis larĝigi la vojojn al la ponto, poste oni konstruis subirejon al la metrostacio. Tie la metroo estas jam subkrusta, la metrolinio ĝuste distranĉas la subirejon. Por restarigi la kontaktojn inter ambaŭ subirejopartoj, oni konstruis 2 trairajn perpiedajn koridorojn sub la metrolinio. Ĉe finoj de la koridoro estas ŝtuparoj, sed po unu rulŝtuparoj helpas la iradon nur al la supra direkto. Post la ekfunkcio neniam okazis renovigaj laboroj, tial en 2017 la linion minacas jam katastrofo. En 2011 en la menciita ekstera relo fajro okazis en ripozanta vagono. La vagono estis malplena, sed la vagono neniiĝis [1]. Ŝajnas, ekde 2017 komenciĝos renovigaj laboroj. Ĉiuj vagonoj estis faritaj en Sovetunio. Rusio komencis renovigi la vagonojn ekde 2017.

Kontaktoj redakti

El la stacio estas atingeblaj Teatro József Attila, tutlanda polico (konstruita en 1997), stacidomo por interurbaj aŭtobusoj (konstruita en 1998), administrejo por emeritoj. Tra la subirejo estas atingeblaj tramo kaj aŭtobusoj.

Vidu ankaŭ redakti

Galerio redakti

Fontoj redakti