Édouard Branly

Édouard Eugène Désiré BRANLY (23a de oktobro 1844 – 24a de marto 1940) estis franca inventisto, fizikisto kaj profesoro en la Institut Catholique de Paris. Li estis konata ĉefe pro sia frua engaĝiĝo en sendrata telegrafio kaj sia invento de la Koherilo Branly ĉirkaŭ 1890. Ĝi povis indiki efike la ĉeeston de radioondoj. La koherilo konsistas el izolanta tubo, parte plenigita de metalsplitaĵoj. Je ambaŭ finoj estas dratoj (elektrodoj), per kiuj estas almetita la elektra energio. Oni ekzemple konektas al ili dupolusan antenon, aŭ oni konektas unupolusan antenon al unu elektrodo kaj konekton al la grundo al la alia.

Édouard Branly
Édouard Branly 1.jpg
Persona informo
Édouard Branly
Naskonomo Eugène Édouard Désiré Branly
Naskiĝo 23-an de oktobro 1844 (1844-10-23)
en Amiens
Morto 24-an de marto 1940 (1940-03-24) (95-jara)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Liceo Henri-IV • Supera normala lernejo [#]
Familio
Infanoj Élisabeth Branly-Tournon [#]
Profesio
Okupo fizikistokuracisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo elektrotekniko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Eksteraj ligilojRedakti