Étrembières
Étrembière (prononcu [etrãbjEr]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2021 en la komunumo vivis 2 619 loĝantoj. Ĝi situas sude de Annemasse, inter la landlimo inter Francio kaj Svislando kaj la monto Salève, proksime de Ĝenevo kaj sude de la lago Lemano.
Étrembières | |
---|---|
komunumo en Francio | |
Flago | Blazono |
Administrado | |
Statuso | Urbo |
Lando | Francio |
Regiono | Rodano-Alpoj |
Departemento | Haute-Savoie |
Arondismento | Saint-Julien-en-Genevois |
Kantono | Annemasse nord |
Komunumaro | Aglomeraĵo de komunumoj de Annemasse - Les Voirons |
INSEE kodo | 74118 [+] |
Poŝtkodo | 74100 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro |
Demografio | |
Loĝantaro | 2 619 (2021) [+] |
Loĝdenso | 482 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°10′35″N 6°13′25″O / 46.17639°N, 6.22361°O (mapo) Koordinatoj: 46°10′35″N 6°13′25″O / 46.17639°N, 6.22361°O (mapo) |
Alto | de 393 m ĝis 860 m |
Areo | 5,43 km² ( 543 ha) [+] |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 10′ 34″ Nordo 6° 13′ 26″ Oriento / 46.176 °N, 6.224 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Étrembières [+] | |
Ĝi estas parto de la Aglomeraĵo de komunumoj de Annemasse - Les Voirons (Annemasse - Les Voirons Agglomération aŭ Annemasse - Agglo)
Geografio redakti
Situo redakti
La komunuma teritorio estas terpeco, longa je 8 km inter monto Salève, rivero Arve, la komunumoj Annemasse, Gaillard, Bossey, Monnetier-Mornex kaj la svisa landlimo.
Klimato redakti
La klimato estas montara.
Trafikvojoj redakti
Pro ĝia situo inter monto Salève kaj la svisa landlimo, Étrembière estas trapasita de tri vojoj
- La fervojo TER inter Bellegarde-sur-Valserine kaj Annemasse.
- La aŭtovojo A40.
- La departementa ŝoseo D1206.
Étrembières estas la unua komunumo en Europo, kiu instalis kontrolilon de rapideco per radaro ĉe traknivela pasejo. Tiu estis inaŭgurita de la prefekto de Haute-Savoie, Michel Bilaud, kaj reprezantantoj de Réseau Ferré de France (Franca fervoja reto)
Étrembières estas ankaŭ fama pro la telfero, kiu ligas la kulminon de Salève kun la suburbon le Pas de l’Échelle.