Újezdec (Uherský Brod)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Újezdec

Újezdec estas urba parto de urbo Uherský Brod situanta en distrikto Uherské Hradiště en Ĉeĥio. Antaŭ la jaro 1976 Újezdec ekzistis kiel memstara municipo sub la nomo Újezdec u Luhačovic, tiun ĉi nomon oni neformale uzas ĝis hodiaŭ kaj la loka fervoja stacio tiel nomiĝas senĉese. Vivas ĉi tie 1 024 loĝantoj (2021).

Újezdec
urba parto
Vido al la vilaĝo
Oficiala nomo: Újezdec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherský Brod
Historia regiono Moravio
Montaro Vizovica montetaro
Domoj 321
Situo Újezdec
 - alteco 228 m s. m.
 - koordinatoj 49° 02′ 12″ N 17° 41′ 10″ O / 49.03667 °N, 17.68611 °O / 49.03667; 17.68611 (mapo)
Katastro 11,21 km² (1 121 ha) Újezdec u Luhačovic
Loĝantaro 1 024 (2021)
Denseco 91,35 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 34
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Újezdec (Uherský Brod)
Portalo pri Ĉeĥio

Újezdec situas en katastra teritorio Újezdec u Luhačovic kun areo 11,21 km².

Situo redakti

Újezdec etendiĝas super la kunfluejo de Olšava kun Šťávnice, sur flankoj de ŝoseo kondukanta el Brno tra Uherský Brod ĝis Luhačovice en supermara alteco 228 m.

Memorindaĵoj redakti

En la municipo estas preĝejo de sankta Johano Baptisto el la jaro 1851, monumento al falintoj el la jaro 1919 (lokigita en la preĝejo), monumento al falintoj en la dua mondmilito. En la 1970-aj jaroj estiĝis en la municipo trajna stacidomo sub la nomo Újezdec u Luhačovic. La stacidomo estas grava ŝanĝtrajna stacio sur fervojlinio el Uherské Hradiště ĝis banloko Luhačovice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869526
1880600
1890670
1900748
1910805
1921815
JaroLoĝantoj
1930900
1950969
19611 109
19701 068
19801 082
19911 016
JaroLoĝantoj
20011 044
20111 047
20211 024

Pluaj fotoj redakti

Rilataj artikoloj redakti