Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Ĉangde, ĉine 常德 estas metropolo en Ĉina Popola Respubliko. La prefektejo Changde administras ankaŭ la proksimajn distriktojn kaj urbon.

Ĉangde
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
vdr

Geografio redakti

Ĉangde etendiĝas en la suda parto de la lando.

Historio redakti

Ĉangde estis jam loĝata jam dum la ŝtonepoko. En 589 la loknomo ŝanĝiĝis al Vuling kaj tiutempe ĝi estis sidloko de prefektejo. En la 19-a jarcento ĝi iĝis prospera komerca centro kaj la ĉefa agrikultura centra merkato de la regiono. Ekde 1905 estis malfermita al la internacia komerco. En 1943 la japanoj okupis la urbon.

Ekonomio redakti

Post 1949 en Ĉangde evoluis la malpeza industrio el krudmaterialoj ligno kaj ledo.

Klimato redakti

Ĉangde havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas po 1324 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter marto-aŭgusto. La temperaturo inter junio-aŭgusto iomete superas 30 °C. Vintre tio foje falas ĝis frostopunkto.

Trafiko redakti

Nacia aŭtovojo 207 trafas la urbon.

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • Angla Vikipedio