Ĉaskastelo Hohe Sonne

La ejero Hohe Sonne (germane: Jagdschloss Hohe Sonne), konstruaĵo ĉe Rennsteig, ĉirkaŭ 6 kilometrojn sude for de la urbo Eisenach rekte ĉe la federacia ŝoseo B 19 estas nuntempe tre kaduka posteula konstruaĵo de ĉaskastelo el la 18-a jarcento.

HistorioRedakti

 
Vido de Hohe Sonne de nordo
 
Ĉasista loĝejo (?) rande de la komplekso ĉe la strato kondukanta al Gerstungen-Wilhelmsthal

Duko Johano Vilhelmo (Saksio-Eisenach) aranĝigis kiel ĉasadan institucion grandan bestoĝardenon kiu etendiĝsi disde Rennsteig suden tra la arbaro supre de Karthauser-monto valen ĝis Wilhelmsthal. Enirejo al tiu ĉi fazanejego troviĝis ĉe la loko de la nuna kasteleto. Por protekti la zoon kontraŭ ŝtelĉasistoj starigitis ĉasista domo tuj apude. La loko jam tiam estis tre trafikfavore situante ĉe la kruciĝo de pluraj gravaj vojoj de Eisenach, Mosbach, Ruhla, Etterwinden, Eckardshausen kaj Wolfsburg-Unkeroda, de la vojego nurenberga kaj Rennsteig-pado. Oni uzis la domon ankaŭ kiel ripozumejon, poste ĝi estis gastejo nomita Zur goldenen Füchsin; nuntempe ĝi kuŝas kvazaŭ malrimarkita ĉe la ŝoseo al Wilhelmsthal.

En la jaro 1741 heredis duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) la uestturingiajn teritoriojn kun la centro Eisenach. La duko havis du pasiojn, kastelokonstruadon kaj ĉasadon. En la proskima Elte-valgrundaro ĉe la forstista komunumo Winterhausen estis jam ekde la 16-a jarcento duka ĉasejo. Nun ordonis la ĉiam malpacienca duko starigon de privata ĉaskastelo ĉe la forstista centro Hohes Kreuz rekte ĉe la montokresto ĉe Rennsteig. Arĥitekto estis la landa ĉefkonstruisto Gottfried Heinrich Krohne mem, la stukaĵojn faris la vajmarano Johann C. Michel kun helpo de la itala stukisto Paolo Sotai. Finfaro de la komplekso estis ĉ. 1747 kiu konsistis el ĉaskastelo kun turo, du pavilonoj, staloj, deponejoj kja kurireja alo. La kastelo je alteco de ĉ. 430 metroj evidentiĝis ideala elirpunkto por longaj plezurmarŝadoj en la dukaj ĉasejoj de Okcidenta Turingio. Pro tro hasta kaj maldiligenta realigo la konstruaĵaro nur malmultajn jarojn taŭgis. Kiam la avantaĝoj de la ne tro malproksima Kastelo Wilhelmsthal kiel somerrezidejo plifamiĝis la sorto de la Hohe-Sonne-kastelo deciditis: ĝi venditis respektive ludonitis servonte kiel gastejo, ripozumejo, tranoktejo por vojaĝantoj.

Ekde 1777 Goeto plurfoje estadis tiuregione kaj ravigitis perpejzaĝe. Post kiam la flankaj ejoj kadukaj malkonstruitis ĉ. la 1800-a jaro restis de la orginalo nur la ĉirkaŭa muro, la ĉasista domo kaj remizo. La loko antaŭ la Unua mondmilito apartenis al la komunumo Mosbach (Wutha-Farnroda), dume la ĉirkaŭa arbaro plejparte estsi sub grandduka posedado, poste ĝi estis ŝtata arbaro. Ankaŭ nuntempe ĝuste ĉekastelo kuntuŝas la teritorioj de Eisenach (de nordo), Mosbach (de oriento), Eckardtshausen (de sudo) kaj Wolfsburg-Unkeroda (de okcidento).

D.E.D.I.L. - Renkontiĝloko de la Vendreda societoRedakti

 
Anoj de la Vendreda societo, kuprogravuraĵo el la komenco de la 19-a jarcento

Komence de la 19-a jarcento kunvenis regule vendrede la t.n. ajzenaĥa Vendreda societo, unuiĝo de ajzenaĥaj elstaruloj. Iliaj slogano estis versaĵoj de Horaco: D.E.D.I.L. - Dulce est desipere in loco (agrablas esti intertempe stultulo). El la priskribo de la ĉi-tie videbla kuprogravuraĵo oni lernis pri kiuj uloj temas: poŝteja subestro Jungherr, direktoreja konsilisto Oettelt, financsubministro Voigt (kun hundo), registara konsilisto sekreta Heerwart, asesoro kaj libropresisto von Goeckel, duka ĉefkonstruisto kaj brikfabrikestro Sältzer, urbestro Carl Christian Wilhelm May, invititulo nome Teysson, profesoro Müller kaj fabrikestro Eichel.

Hohe-Sonne-hoteloRedakti

 
Hotel-restoracio ĉ. 1960

La nuna kastelo planitis kaj komisiitis kiel hotelo. Ĉar temis pri la unua tia aĵo necesis havi specialan permeson konstruan kiu eĉ metitis sur la tagordon de parlamentdebato en la Duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach ĉirkaŭ la jaro 1890. Post meto de la fundamenta ŝtono en la 22.7.1899 ekis la konstrulaboroj: tiam malaperis ankaŭ la ankoraŭ restinta pavilono de la strateggardanto. Centre de la altebenaĵo estiĝis novkonstruaĵoj hotela kaj kastela sub la gvidado de la vajmara ĉefarĥistekto Reichenbecher kaj la lokulo kaj inspektisto Dittmar el Eisenach. Enestis komence 20 ĉambroj. La transporto kaj de la gastoj kaj de la materialoj sekurigitis ankoraŭ per veturiloj ĉevalaj kaj ofertitis vintre plurhoraj kaleŝplezurveturadoj disde la stacidomo ajzenaĥa tra Pflugens-monto, Wein-strato kaj Rennsteig ĝishotele. De tiam Hohe Sonne intense utiligitis ekskursocele kaj hotele. La unuaj restaŭradoj kaj alikonstruadoj sekvis en la jaroj 1923, 1928 kaj inter 1933/34. Ekde 1956 la hotelo estis en la manoj de la GDR-tipa Handelsorganisation. Inter 1971 kaj 1973 faritis la lastaj plibonigoj antaŭ la fermo definitiva en la jaro 1985-a. Parkeje starigitis provizora trinkejo por migradoj fare de la Ŝtata forsta organizaĵo en trabodomo.

Detaloj konstruajRedakti

 
La ĉirkaŭaĵoj ĉirkaŭ la jaro 1870

Krom la kastelo en la plej malmallarĝa senco de la voro, do malgranda trietaĝaĵo kun groptegmento menciitis en dokumentoj ankaŭ ekonomiejoj, staloj kaj loĝejoj por la dungitoj. La plejparto konstruaĵkompleksa estis trabfakaĵo kun ekstera ligna ujo protekta.[1] Ties uzebleco kaj stabileco ne estis tre daŭraj. La tuto ĉirkaŭitis de suna herbejo kaj eĉ hodiaŭ videblas parte konserviĝinta rempareto kun alirejoj. Eta turo kun supren metita orumita sunsimbolo emblemis kaj orientiĝpunktis kaj videblas bonege disde la montoj en la medio kaj disde Warburg mem. Por fari pli impona la proksima burgo kreitis jam en la 19-a jarcento senarba strio. En 1886 konstruitis la Wartburg-akvokondukilo kaj tiel la enloĝantoj de Hohe Sonne unuafojo ĝuis la provizadon per trinkakvo.

La konstruaĵo konata kiel kastelo kun eta turo faritis en la 1980-aj jaroj lastfoje hotele kaj ekskursgasteje; sed pro ne plu ripareblaj damaĝoj fermo ne plu eviteblis en 1985. Ejoj kaj grundoj estis en privata posedado kaj nealireblaj. Ĝis 2012 ĉiuj apelacioj fare de burĝaj iniciativoj, societoj kaj la municipa administrado fiaskis. Almenaŭ la volego de svisa interesato malkonstrui la tuton por starigi postmodernan ejon al vitro kaj ŝtalo malakceptitis. En 2012 investonto el Nederlando proponis ripari la komplekson kaj malfermi pormigradan tranoktejon.[2]

En la 20.11.2014 la liberŝtataj aŭtoritatoj deklaris la kastelon endanĝerigita kiel 15 aliajn.[3] En 2016 publike konita iĝis planoj konkretaj je sekurigo de la bieno.[4] Sed tio ne realiĝis. En 2019 entrepreno el Unterbreizbach aĉetis la ejojn kadukajn; la flankaj (Kleine Sonne kaj la ĉevalejo) forigitis en oktobro 2020 dume la ĉefa ejo baldaŭ ekrestaŭrotas. Anstataŭ la malkonstruitaj ejoj prezentu sin ĝis fino de 2021 gastejo kaj tranoktejeto por migremuloj. Laŭ planoj de la arĥitekto Salzmann post la restaŭro de la ĉefa ejo remalfermiĝu hotelo.[5]

TurismoRedakti

Hohe Sonne estas ŝatata elirpunkto por migradoj je la faŭko Drachenschlucht. Dum la GDR-tempo, kiam la enpaŝo de la landlima regiono engermanuja apenaŭ eblis, komenciĝis tie ĉi ĉiuj Rennsteig-migradoj oficialaj kaj ĝis 2001 la kurado GutsMuths-Rennsteig-kurkonkurso. Tie finiĝas ĝis hodiaŭ unu el Edersee kondukanta Lull-pado X 16.

LiteraturoRedakti

Eberhart Matthes: Aus der Geschichte der Stadt und des Kreises Eisenach, ĉe: Eisenacher Schriften zur Heimatkunde. Heft 4. Eisenach 1979 S. 76.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Lotar Köllner: Das Ruhlaer Häuschen. (Geschichte eines verschwundenen Ruhlaer Jagdschlosses am Rennsteig). Ĉe: Heimatblätter, EP-Report 2 Marburg 1992 p. 108-109
  2. Norman Meißner: Hoffnung keimt für „Hohe Sonne“. Das Jagdschloss soll zu einer Wanderherberge werden. Thüringische Landeszeitung, 16.8. 2012
  3. Michael Helbing: Denkmalamt listet 16 gefährdete Schlösser und Herrenhäuser auf. Thüringer Allgemeine, 20.11.2014.
  4. "Kaputtes Jagdschloss Hohe Sonne bei Eisenach wird gesichert"
  5. Hoffnung für marodes Schloss "Hohe Sonne"

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jagdschloss Hohe Sonne en la germana Vikipedio.

50.93166666666710.318611111111