Ĉeĥoslovakaj legioj

(Alidirektita el Ĉeĥoslovaka legio)

Ĉeĥoslovakaj legioj estas markigo uzata por taĉmentoj de eksterlanda armea rezistmovado dum la unua mondmilito. Tiu ĉi nomo estiĝis nur post la milito, dum la milito estis uzata markigo taĉmentoj de la ĉeĥoslovakaj eksterlandaj soldataroj.

Ĉeĥoslovakaj legioj
Emblemo uzata de ĉeĥoslovakaj legionanoj sur kovriloj de kapo ekde la jaro 1918
Emblemo uzata de ĉeĥoslovakaj legionanoj sur kovriloj de kapo ekde la jaro 1918
militista unuo • armea legio
armea legio
Komenco 1914 vd
Fino 2-a de septembro 1920 vd
Lando(j) Ĉeĥoslovakio vd
vdr
Parado de ĉeĥoslovakaj legianoj, 1918
Soldatoj de la ĉeĥoslovaka legio en Siberio

Laŭ loko de agado eblas ilin apartigi:

  • ĉeĥoslovakaj legioj en Francio
  • ĉeĥoslovakaj legioj en Italio
  • ĉeĥoslovakaj legioj en Rusio

eblas alkalkuli al ili ankaŭ grupojn en pluaj landoj.

La unuopaj regimentoj estis numeritaj laŭ la loko de agado: en Rusio ekde numero 1, en Francio ekde numero 21 kaj en Italio ekde numero 31.

Fine de la milito la taĉmentoj de la ĉeĥoslovakaj eksterlandaj soldataroj havis sume 100000 anoj.

Ĉeĥoslovakaj legioj en Rusio redakti

Tio estis volontulaj soldataj taĉmentoj sur rusia teritorio en la jaroj 1914 - 1920, kies bazon kreis Ĉeĥa trupo, kiu estis la 2-an de februaro 1916 alikreita je la 1-a ĉeĥoslovaka pafista regimento kaj sekve (la 19-an de majo 1916) je ĉeĥoslovaka pafista brigado.

Post batalo ĉe Zborov (la 2-an de julio 1917), en kiu la ĉeĥoslovakaj legioj eminentiĝis, la rusia registaro nuligis limigon ĉe kreado de la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj kaj iom post iom estiĝadis pluaj divizioj, kiuj la 9-an de oktobro 1917 kreis ĉeĥoslovakan korpuson en Rusio. Fine de la jaro 1917 estis en Rusio 38500 volontuloj.[1]

Kiam estis fermita germana-soveta paco en Brest Litovia (marto de 1918), la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj forlasis Ukrainion kaj ili transŝoviĝis tra Siberio ĝis Francio. Post atakoj kontraŭ la ĉeĥoslovakaj transportoj sur magistralo okazis bataloj de la ĉeĥoslovakaj legioj kontraŭ soveta registaro sur Siberio kaj en regiono de Volgio, kiuj daŭris ĝis la plena evakuado de la ĉeĥoslovakaj taĉmentoj el Rusio en la jaro 1920.

Ĝis fino de la jaro 1918 aliĝis al ĉeĥoslovakaj legioj en Rusio ĉirkaŭ 61 000soldatoj. La 1-an de februaro 1919 la legioj estis reorganizitaj dum ĉeesto de Milan Rastislav Štefánik. Okazis nuligo de Filio de Ĉeĥoslovaka nacia konsilantaro kaj kun ĝi ankaŭ de soldata aŭtonomio.

En Rusio falis 4112 ĉeĥoslovakaj legianoj.

Ĉeĥoslovakaj legioj en Francio redakti

Tio estis volontulaj taĉmentoj (Vouziers) en Francio en la jaroj 1914 - 1919. Enkadre de fremdula legio estiĝis la 31-an de aŭgusto 1914 Roto Saluton!. En la jaro 1918 estiĝis ĉeĥoslovaka legio en Francio, kiu printempe de la jaro 1919 revenis ĝis Ĉeĥoslovakio. Estis en ĝi proksimume 9600 soldatoj.

En Francio falis 650 ĉeĥoslovakaj legianoj.

Ĉeĥoslovakaj legioj en Italio redakti

Tio estis volontulaj soldataj taĉmentoj en Italio en la jaroj 1917 - 1918. La unuaj kreĝis en la jaro 1917 kiel esploristaj taĉmentoj, printempe de la jaro 1918 estis kreita ĉeĥoslovaka divizio, en decembro de 1918 estiĝis armea korpuso. Proksimume 20000 soldatoj estis envicigitaj en la taĉmentojn, post subskribo de armistico estis kreitaj el militkaptitoj pluaj, la t.n. patrujdefendaj batalionoj kun nombro proksimume 60000 soldatoj.

En la itala batalfronto mortis 350 ĉeĥoslovakaj legianoj.

Signifo redakti

Signifo de tiuj ĉi taĉmentoj estis vere granda. Tamen ili partoprenis en venko de Interkonsento en la unua mondmilito, sed precipe ili samtempe subtenis politikojn en ilia klopodo pri la kreigo de Ĉeĥoslovakio: post finiĝo de la milito Ĉeĥoslovakio estis konsiderata kiel unu el la venkintaj potencoj.

En Ĉeĥoslovakio (1920 - 1939) estis poste ilia mesaĝo konsiderata tre grave, estiĝis multaj societoj kaj organizaĵoj, kiuj diversmaniere propagis la legiojn.

En la ĉeĥa literaturo estiĝis grupo da verkistoj (precipe de la eksaj legianoj), kiuj verkis eksplicite pri la legioj, tial tiu ĉi leteraturo estas rekte nomata legiana (Rudolf Medek, František Langer, Josef Kopta).

Post la jaro 1948 oni plifaciligis ilian signifon kaj dum mallonga tempo oni oficiale ĉesis paroli pri ili tute.

Sed en la okuloj de kelkaj aŭstroj kaj malmultnombra grupo de porhabsburgaj ĉeĥoj la ĉeĥoslovakaj legianoj estis perfiduloj de sia patrujo kaj de la imperiestro. Sed tiu ĉi opinio en la ĉeĥa popolo estis neniam iel signife reprezentita.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Vratislav Preclík: Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 pages, first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karvina, Czech Republic) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pages 35 - 53, 106 - 107, 111-112, 124–125, 128, 129, 132, 140–148, 184–199.

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Ĉeĥoslovakaj legioj en Vikimedia Komunejo