Ĉeĥoslovakio en la Somera Olimpiko 1968

sporta delegacio

La ĉeĥoslovakia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo havis 121 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la ĉeĥoslovakia teamo estis Bohumil Golian. La sportistoj atingis 7 orajn, 2 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 7-an rangon.

stelulo de la teamo de 1968 estis la nur 16-jara Milena Duchková, kiu sen spertoj pri internaciaj konkursoj kontribuis oran medalon en akvosaltado
Ĉeĥoslovakio en la Somera Olimpiko 1968
Somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo
Flagtenanto:  Bohumil Golian
Sportistoj 121 en 14 fakoj
Medaloj
rango: 7
Oro
7
Arĝento
2
Bronzo
4
Sume
13
vdr

Stelulo de la teamo de 1968 estis la nur 16-jara Milena Duchková, kiu sen spertoj pri internaciaj konkursoj kontribuis oran medalon en akvosaltado, sed internacie tre multe atentata estis ankaŭ la gimnastino Věra Čáslavská, kiu sole kolektis kvar orajn kaj du arĝentajn olimpikajn medalojn en 1968, post jam tri oraj kaj arĝenta medaloj en 1964: Preskaŭ kvar monatojn antaŭ la olimpiko en Meksiko, ŝi havis la kuraĝon subskribi la manifeston Du mil vortoj. Tial, post la invado de trupoj de la Varsovia Pakto sekve de la Praga Printempo en Ĉeĥoslovakion, ŝi devis kaŝiĝi dum pluraj semajnoj kaj daŭre trejnis en arbaro. Pro sia famo kaj la espero de medaloj, ŝi fine rajtis vojaĝi al la olimpiko kaj partopreni. Ŝi dediĉis ĉiun el la tie gajnitaj medaloj al heroo de la Praga Printempo, inkluzive de Alexander Dubček. En Usono, Věra Čáslavská estis nomita Virino de la Jaro 1968 kune kun Jacqueline Kennedy antaŭ ol internaciaj kontaktoj de ŝi ĉesis pro la Fera Kurteno. Post sia retiriĝo de aktiva sporto, ŝi ne ricevis iujn el la kutimaj laborpostenoj por meritaj civitanoj de sia lando ĉar ŝi subskribis la manifeston. Ŝi ne rajtis forlasi la landon kaj estis konsiderata persono ne dezirata dum longa tempo. Male al aliaj subskribintoj, ŝi ne revokis sian subskribon kaj nur post 11 jaroj estis permesita vojaĝi al Meksiko en 1979, kie ŝi laboris kiel trejnisto. Ŝi revenis kiam ŝia 33-jara frato mortis en malliberejo. Nur post la falo de komunismo en novembro 1989, la reputacio de Věra Čáslavská estis restarigita. De 1990 ĝis 1992 ŝi estis konsilistino de Prezidanto Václav Havel kaj en 1996 estis elektita prezidanto de la Ĉeĥa Olimpika Komitato.

Věra Čáslavská en la olimpiko kolektis ses medalojn
olimpika emblemo
olimpika emblemo