Ĉefepiskopa palaco (Kalocsa)

Ĉefepiskopa palaco estas impona eklezia baroka historia monumento en Kalocsa, kie rezidas ĉefepiskopo de Kalocsa.

Aerfoto pri ĉefepiskopa palaco en Kalocsa (maldekstre videbla)

Historio redakti

Pli frue fortikaĵo situis en tiu loko, kiu iĝis jam superflua post falo de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. La aktuala episkopa palaco estis tiel konstruita, ke malgrandaj partoj restis el la fortikaĵo. József Batthyány komencis konstrui la palacon en 1775. Ádám Patachich daŭris la konstruadon, tiam precipe la biblioteko konstruiĝis. László Kollonich finis la konstruadon inter 1787-1817.

 
Ĉefepiskopa palaco en Kalocsa
 
Ĉefepiskopa palaco en Kalocsa

La konstruaĵo redakti

La duetaĝa palaco situas en granda korto inter arboj. Ĝi formas U-formon. Franz Anton Maulbertsch pentris freskojn de la kapelo kaj la ĉefa ĉambro. Tie estas videbla piano de Franz Liszt, ĉar li faris koncertojn ĉi tie kelkfoje.

En la palaco trovis lokon ankaŭ biblioteko, arkivo kaj trezorejo. Muroj de la biblioteko estas kovritaj per lignaĵoj. La plej frua artaĵo estas marmora kapo el la 13-a jarcento.

Fontoj redakti