Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo

Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (mallonge ĈAR) estas junulara Esperanto-aranĝo por novuloj, organizata unue de la Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” el Vroclavo kaj ekde la jaro 2014 de Pola Esperanto-Junularo kunlabore kun najbaraj junularaj organizoj. Ĝi okazas proksime de la landlimoj Pollanda-Ĉeĥia, Pollanda-Slovakia kaj Pollanda-Germania.

ĈAR
Nomo Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo
Regiono Meza Eŭropo
Periodo novembro
Organizanto PEJ kaj najbaraj organizoj
Ekzistas ekde 2012
Celgrupo novuloj
Informa retpaĝo ĉar.pej.pl
vdr

Listo de ĈAR-oj redakti

n-ro jaro datoj loko organizantoj
1 2012 30-a de novembro – 2-a de decembro   Ústí nad Orlicí Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” kaj ĈEJ
2 2013 29-a de novembro – 1-a de decembro   Kłodzko Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro”
3 2014 21-a – 23-a de novembro   Rabka-Zdrój PEJ
4 2015 12-a – 15-a de novembro   Liptovský Mikuláš PEJ kaj SKEJ
5 2017 10-a – 12-a de novembro    Teŝino PEJ kaj ĈEJ
6 2018 5-a – 7-a de oktobro   Katovico PEJ
7 2019 18-a – 20-a de oktobro    Zgorzelec PEJ kaj GEJ