Ĉilento (itale: Cilento, elp. /ĉi'lɛnto/) estas la suda parto de la regiono Kampanio, en suda Italio. Ĝi situas en la centra kaj la suda parto de la provinco Salerno. Ĝi estas ekde 1991 la kerno de nacia parko, Parco Nazionale del Cilento, Vallo di Diano e Alburni. Ĝi estas ekde 1997 agnoskita de UNESKO Monda biosfera rezervejo.

Ĉilento
Geografia regiono
areo • montara sistemo [+]

LandoItalio

Supermara alteco576 m s.l.m. [+]
- koordinatoj40° 18′ 0″ N, 15° 18′ 0″ O (mapo)40.315.3Koordinatoj: 40° 18′ 0″ N, 15° 18′ 0″ O (mapo)
Areo1 591,1 km² (159 110 ha) [+]


Ĉilento (Italio)
Ĉilento (Italio)
DEC
Ĉilento
Ĉilento

Map
Ĉilento
Vikimedia Komunejo:  Cilento [+]
vdr

Geografio redakti

 
Ĉilenta bordo

Ĉilento estas montara areo vasta ĉirkaŭ 3000 km², kies suda kaj okcidenta limo estas la Tirena maro. Norde kaj oriente la limo estas plejparte la valoj de la rivero Sele kaj de ĝia alfluanto Tanagro.

Preskaŭ la tuta areo estas el kretacea kalkoŝtono, kun multaj kavernoj. Famaj estas la ĉemaraj kavernoj apud Palinuro inunditaj de la maro kaj viziteblaj nur boate; estas ankaŭ pluraj kavernoj en la interno, ekzemple tiuj apud Pertosa, trairataj de subtera rivero. La rivero Bussento malaperas de la surfaco kaj reaperas nur post 5 km de subtera fluado.

La plej alta monto en Ĉilento estas la monto Cervati, 1899 m. Alia monto menciinda estas Gelbison, 1705 m.

Vidu ankaŭ redakti