Sudamerika fajfanaso

(Alidirektita el Ĉilia fajfanaso)

La Sudamerika fajfanaso (Mareca sibilatrix) estas unu el la tri specioj de fajfanasoj en la grupo de la plaŭdanasoj kaj en ties tipa genro Anas. Malkiel ĉe aliaj fajfanasoj, ĉe tiu ĉi specio ambaŭ seksoj estas similaj (kvankam la masklo estas ofte iome pli brila) kaj paroj estas monogamaj. Tiu birdo havas metalece verdan kapon, kaj grizan bekon kun nigra pinto. Ties brusto estas striece nigra kaj blanka kaj ties flankoj estas oranĝecbrunaj. Ĝi havas blankajn vangojn kaj frunton kaj ankaŭ havas blankon en flugiloj. Ties longo estas proksimume 50 cm.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudamerika fajfanaso
masklo (malantaŭe) kaj ino (antaŭe)
masklo (malantaŭe) kaj ino (antaŭe)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. sibilatrix
Anas sibilatrix
(Poeppig, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Serĉe de manĝo
Sudamerika fajfanaso
Naĝanta Sudamerika fajfanaso

La ino demetas 6 al 10 ovojn. Tiu anaso estas nekutima en la senco ke la masklo helpas en la idozorgado.

Familio en Patagonio, Ĉilio.

Tiu anaso troviĝas en suda Sudameriko, en nesalaj lagoj, marĉoj, lagunoj kaj malrapidaj fluriveroj. Ili reproduktiĝas en Falklandoj, Argentino, Urugvajo, kaj Ĉilio. Ĝi migras al sudorienta Brazilo por la vintro.[2] It is an omnivore.

La konservostatuso de tiu fajfanaso estas Malplej Zorgiga.[3]

Aspekto redakti

La Sudamerika fajfanaso havas korpolongon de 43–54 cm kaj enverguron de 75–86 cm.[4] La flugillongo estas ĉirkaŭ 25 cm kaj la pezo proksimume 800 g. Maskloj estas kutime iome pli grandaj kaj fortikaj.[5] Alisence ties seksa dimorfismo estas relative subtila.

La Sudamerika fajfanaso havas nigrajn kolon kaj nukon. La frunto kaj antaŭa vizaĝo estas blankaj. La nigraj kapoflankoj brilas verdece, iome pli markate ĉe maskloj. La flankoj de maskloj estas rustoruĝecaj, kaj helbrunaj ĉe inoj. La plumaro en dorso estas griza kun aperanta blanko. La brusto estas blanka kun nigra tajdo. Pro varieblo ĉe la plumarkoloro, tamen, ne eblas seksodiferenci sur bazo de plumaro.

La beko estas bluecgriza kun nigra bekopinto. La kruroj kaj piedoj estas grizaj kaj la okuloj estas malhelbrunaj. Junuloj similas al plenkreskuloj, sed la ruĝecbruna koloro de flankoj ĉu forestas ĉu estas pli malgranda ol ĉe plenkreskuloj.

Teritorio redakti

La Sudamerika fajfanaso loĝas en Sudameriko. La norda bordo de la reprodukta teritorio estas en Argentino je 36° S kaj en Ĉilio je 40° S. Ili reproduktiĝas iome ankaŭ ĉe la Falklandoj.[6] Disperditaj membroj povas atingi ankaŭ lokojn de Sud-Georgio, Sudaj Orkadoj kaj Sudaj Ŝetlandaj Insuloj.

La Sudamerika fajfanaso montras varion de kutimaroj depende el la habitato. Prototipaj anasoj troviĝas flugante el plej sudaj pintoj de Sudameriko ĝis tiom for norde kiom ĝis Brazilo dum vintro.

La IUCN ĉirkaŭkalkulas la nunan populacion je 500,000 plenkreskaj individuoj kaj konsideras, ke ties nombroj estas stabilaj en la tre etenda okupareo.[7]

Ekologio redakti

 
Mareca sibilatrix - MHNT

La Sudamerika fajfanaso loĝas en rivervaloj, en malgrandaj artefaritaj lagoj kaj en neprofundaj lagunoj de Pampoj. Ili vivtenas sin ĉefe el vegetaloj. Ili manĝas ĉefe akvoplantojn kaj herbojn, kaj eventuale marbordajn algojn.[5]

La Sudamerika fajfanaso reproduktiĝas inter septembro kaj decembro, dum la sudhemisfera printempo. Paroj ĉiam loĝas en tre malgrandaj reproduktaj teritorioj kaj konstruas siajn nestojn inter herboj kaj sub arbustoj. La ino demetas 8 al 10 blankajn aŭ helkremajn ovojn. Post 24 al 25 tagoj okazas eloviĝo. La patro helpas en idozorgado, tamen, li lasas la familion post kiam ili plumoŝanĝis kaj kreskis novaj plumoj.

La Sudamerika fajfanaso estis unuafoje enhejmigitaj en 1870 kaj 1871 kaj senditaj el Sudameriko al Eŭropo; ili tuj reproduktiĝis en bestoĝardenoj. Nune ĝi estas tre disvastigita pro sia alloga plumarkoloro.

Plua legado redakti

  • Hartmut Kolbe; The Ducks of the World, Ulmer Verlag 1999, ISBN 3-8001-7442-1
  • Hadoram Shirihai: A Complete Guide to Antarctic Wildlife - The Birds and Marine Mammals of the Antarctic Continent and Southern Ocean, Alula Press, Degerby 2002, ISBN 951-98947-0-5
  • Robin and Anne Woods: Atlas of Breeding Birds of the Falkland Islands, Anthony Nelson, Shorpshire 1997, ISBN 0-904614-60-3

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Heinzel, Hermann; Richard Fitter, John Parslow. (1977) The Birds of Britain and Europe, with North Africa and the Middle East., 3‑a eldono, Londono: Collins. ISBN 0002192101.
  2. Clements, J. (2007)
  3. "IUCN"
  4. Ogilvie, Malcolm; Young, Steve. (1999) Photographic Handbook of the Wildfowl of the World. Frenchs Forest, N.S.W.: New Holland. ISBN 9781853686252.
  5. 5,0 5,1 Shirihai, P. 247
  6. Wood, P. 86
  7. BirdLife Factsheet ĉe Sudamerika fajfanaso Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine, kreita la 26an de novembro, 2010

Referencoj redakti