Ĉinlingva Vikipedio

ĉinlingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio

La ĉinalingva Vikipedio (ĉine simpligite 中文維基百科 respektive tradicie 中文维基百科) estas ĉinlingva aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Komencita en oktobro 2002, la ĉinlingva vikipedio havis pli ol 270 000 artikolojn en septembro 2009 kaj pasis la limon de 400 000 komence de februaro 2012. Ĝi havas 72 administrantojn, inkluzive de 29 el ĉeftera Ĉinio, 18 el Tajvano kaj 15 el Honkongo.

Ĉinlingva Vikipedio
Retadreso zh.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo ĉina
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 26-a de aprilo 2024
Artikolnombro 1 416 083
Profundeco 209.5
Paĝoj 7 687 928
Redaktoj 82 088 923
Uzantoj 3 503 100
Aktivaj uzantoj 7 395
Administrantoj 63
Dosieroj 67 042
vdr

La ĉinlingva vikipedio estas la tria plej larĝa reta ĉinlingva enciklopedio post Hudong kaj Baidu Baike.

Aŭtomata konvertiĝo inter tradicia kaj simpligita ĉinaj karakteroj, kaj dialektaj vortoj redakti

 
mapo de la ĉinaj lingvoj
Variaĵo Ĉina nomo iso
Simpligita 简体 zh-hans
Tradicia 繁體 zh-hant
Simpligita kaj uzanta ĉefterajn ĉinajn terminojn 大陆简体 zh-cn
Tradicia kaj uzanta Tajvanaj terminoj 台灣正體 zh-tw
Simpligita kaj uzanta Singapurajn kaj Malajziajn terminojn 马新简体 zh-sg
Tradicia kaj uzanta Honkongajn terminojn 香港繁體 zh-hk
Tradicia kaj uzanta Makaajn terminojn 澳門繁體 zh-mo

Vikipedioj en aliaj lingvoj de la ĉina lingvaro redakti

Aparte de la norma ĉina lingvomandarena lingvo, ĝis nun ses lingvoj de la ĉina lingvaro estis konsiderataj kaj sufiĉe malsamaj de la norma ĉina kaj havantaj sufiĉe grandan parolantaron por pravigi la kreon de apartaj vikipedioj en ili:

VP-a nomo VP-a kodo Ĉina nomo Lingvo Skribsistemo
Minnana vikipedio zh-min-nan: 闽南语 en la minnana lingvo, uzante la hoklan lingvon de Tajvano] kiel normo. Latina (Pe̍h-ōe-jī)
Kantona vikipedio zh-yue: 粵語 en la kantona lingvo, uzante la norman kantonan, do la dialekton de Kantono kaj Honkongo kiel normo Tradicia
Min-donga vikipedio cdo: 闽东语 en la min-donga lingvo, uzante la dialekton de Fuĝoŭo kiel normo. Latina (Bàng-uâ-cê)
Vua vikipedio wuu: 吴语 en la vua lingvo, uzante la dialektojn de Ŝanhajo kaj de Suĝoŭo kaj aldone klasigan vulingvan literaturon kiel normo. Simpligita
Hakaa vikipedio hak: 客家話 en la hakaa lingvo. Latina (Pha̍k-faa-sṳ)
Gana vikipedio gan: 赣语 en la gana lingvo, uzante la dialekton de Nanĉano kiel normo. Tradicia
Klasika ĉina vikipedio zh-classical: 文言 en la klasika ĉina lingvo. Tradicia


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Emblemoj en aliaj ĉinaj vikipedioj ol en la norma ĉina lingvo redakti