Ĉirikia koturnokolombo

Ĉirikia koturnokolombo (Zentrygon chiriquensis) estas specio de birdoj de la kolomba familio Kolombedoj (Columbidae) kaj de la genro Zentrygonkoturnokolomboj, kiuj vivas en la Neotropiso. Tiu specio estas indiĝena de la Talamankaj montaraj arbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉirikia koturnokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zentrygon
Banks et. al., 2013
Specio: Ĉirikia koturnokolombo Zentrygon chiriquensis
Sclater, 1856
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La Ĉirikia koturnokolombo estas 28 ĝis 30 cm longa.[1][2] Identigaj markiloj estas ties grizaj krono kaj nuko, ruĝeca brusto, kaj nigra liphara strio. La supraj partoj estas grenatkoloraj al ruĝecaj. La okuloj estas ruĝaj. Kruoj kaj piedoj estas ruĝecaj. La simila kaj simpatria Kostarika koturnokolombo estas distingita pro sia grizeca brusto, verda nukomakula kaj sablokolora frunto.

Kutimoj redakti

La Ĉirikia koturnokolombo vivas en mez-altaj arbaroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo. Kiel plej el koturnokolomboj, tiu estas timida birdo kaj estas pli ofte aŭdita ol vidita.[3]

La alvoko estas laŭta huuu-uuh.[2]

Notoj redakti

  1. Garrigues, Richard. (2007) The Birds of Costa Rica. Ithaca: Zona Tropical/Comstock/Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-7373-9.
  2. 2,0 2,1 Angehr, George R.. (2010) The Birds of Panama. Ithaca: Zona Tropical/Comstock/Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-7674-7.
  3. . Overview – Chiriqui Quail-Dove (Geotrygon chiriquensis). Cornell Lab of Ornithology (2010). Alirita 8a de Julio 2014.