ČEZ Aréna
ČEZ Aréna (ĈEZ Areno) (antaŭe Palác kultury a sportu - Palaco de kulturo kaj sporto) estas plurfunkcia konstruaĵo en Ostrava-Zábřeh. Ties konstruado estis finita en la jaro 1986. En la jaroj 2003-2004 okazis ties rekonstruo kaj modernigo kontraŭ 690 milionoj da kronoj, ekde la jaro 2004 ĝi portas nomon ČEZ Areno. Temas pri hejmeca stadiono de ekstraliga glacihokea klubo HC Vítkovice Ridera.
ĈEZ Areno | ||
---|---|---|
ČEZ Aréna | ||
indoor ice rink | ||
Situo | ||
Loko | Ostrava, Ĉeĥio | |
Geografia situo | 49° 48′ 17″ N, 18° 14′ 54″ O (mapo)49.80472222222218.248333333333Koordinatoj: 49° 48′ 17″ N, 18° 14′ 54″ O (mapo) | |
| ||
Datumoj | ||
Malfermita | 1986 | |
Posedanto | Vítkovice Aréna, a. s. | |
Kosto | 300 milionoj da Kčs (kun hotelo Atom), 690 milionoj da Kč (rekonstruo 2003–2004) | |
Kapacito | 9 821 lokoj | |
Dimensioj | areo: 7 697 m² interna alteco: 18 m | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Okazintaj agadoj
redaktiEn la ĉambrego okazis multe da sportaj, kulturaj kaj aliaj agadoj, el kiuj eblas nomi:
- Sportaj agadoj
- EP en korpokulturado 1992
- EP en konkurso Teamgim 2006
- EP en futsalo 2004 kaj 2005
- EP en vira volejbalo 2001
- MP junuloj en arta sketado 2003
- MP junuloj en latin-amerikaj dancoj 2004
- MP junuloj en glacia hokeo 1993
- MP en glacia hokeo 2004
- MP en vira manpilko 1990
- MP en vira korpokulturado 2006
- MP en latin-amerikaj dancoj 2005
- MP en virina flugpilkado 1986
- MP ve halterlevo 1987
- MP en florbalo 2008
- NOKIA Gladiator Games (Free Style Motocross) 2007, 2008
- Kulturaj agadoj
- Ceteraj agadoj
- Investment forumo 2002
- glacihokea revuo Holiday On Ice
- muzikaloj sur glacio Avo Frosto, Romeo kaj Julie
- Rodeo-amuzo
- ekspozicio Motor-amuzo
- Kristnaskaj foiroj
- invokisto de ĉevaloj Monty Roberts
Historio
redaktiAŭtoro de la projekto de konstruaĵo estis inĝ. ark. Vladimír Dedeček, kiu krom aliaj projektis Agrikulturan Altlernejon en Nitra kaj Slovakan ŝtatan arkivejon en Bratislavo, peraŭtore li partoprenis en projektoj de konstruado de vico de altlernejaj areoj. Laboron en la projekto de Palaco de kulturo kaj sporto li komencis en la jaro 1974 kaj finis ĝin en la jaro 1976. En la sama jaro komencis malkonstruado de domoj laŭlonge strato Ruská sur dislimiĝo de Vítkovice kaj Zábřeh nad Odrou. Kiel granda parto de Ostrava, ankaŭ tiu ĉi teritorio estis parto subminita, tial estis uzita pruvita koncepto kaj la konstruaĵo situas sur kompakta ferbetona tabulo. Simila procedo estis uzita por konstruado de Nova urbodomo. Solena malfermo okazis en la jaro 1986, en la plenan funkciadon la ĉambrego estis donita en la jaro 1988. Siatempe temis pri la plej granda kaj la plej moderna ĉambrego en Eŭropo. Komune kun la ĉambrego estis konstruita ankaŭ hotelo Atom; kostoj por finigo de ambaŭ konstruaĵoj atingis 300 milinoj da ĉeĥoslovakaj kronoj.
Nuntempo
redaktiKvankam la modernigo kaj la rekonstruo de la ĉambrego estis necesa, ĝi stratigis malagrablan trendon de nesentemaj intervenoj en eksteraĵoj de la konstruaĵo. La origina ideo de simplaj geometriaj kurblinioj kaj simpleco de aspekto senĉese pli perdiĝas pro influo de la plej diversaj aldonaĵoj. Temu jam pri alkonstruo de vitra alkonstruaĵo por Monda ĉampioneco en korpokulturado aŭ konstruado de nova vintra stadiono proksime de la konstruaĵo. La origina ideo tiel surportiĝas per miksaĵo de nesimetriaj aldonaĵoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficialaj ttt-paĝoj Arkivigite je 2009-02-16 per la retarkivo Wayback Machine