Ĝajsalmer

(Alidirektita el Ĝajsalmero)


Ĝajsalmer (angle kaj ankaŭ raĝastane kaj hindie la kutima latinliterigo, raĝastane बिकाणो, hindie जैसलमेर, noma signifo "la suna urbo") estas urbo en la subŝtato Raĝastano de la federacia ŝtato Barato.

urba panoramo
urba panoramo
Ĝajsalmer
urbo
Administrado
Poŝtkodo 345001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 65 471  () [+]
Loĝdenso 12 837 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 55′ N, 70° 55′ O (mapo)26.91666666666770.916666666667Koordinatoj: 26° 55′ N, 70° 55′ O (mapo) [+]
Alto 225 m [+]
Areo 5,1 km² ( 510 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĝajsalmer (Raĝastano)
Ĝajsalmer (Raĝastano)
DEC
Ĝajsalmer
Ĝajsalmer
Situo de Ĝajsalmer
Ĝajsalmer (Barato)
Ĝajsalmer (Barato)
DEC
Ĝajsalmer
Ĝajsalmer
Situo de Ĝajsalmer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jaisalmer [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝajsalmer situas en la okcidento de la subŝtato, meze de la dezerto Tar. Barmer troviĝas 138, Ĝodpur 220, Nagaŭr 229, Bikaner 266, Pali (Raĝastano) 270, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 483 (voje 575), tutlanda ĉefurbo Delhio 648, Mumbajo 904, Kolkato 1825 kilometrojn (aere) [1].

Priskribo redakti

Laŭ la nombro de loĝantoj en komparo al aliaj barataj metropoloj malgranda urbeto, la urbo tamen internacie konatas pro la impresa arkitekturo de multaj historiaj konstruaĵoj el flaveca sabloŝtono: la urbo kroniĝas fare de fortikaĵo, kiu enhavas la palacon kaj plurajn templojn, sed ankaŭ en la ĉirkaŭaj urbopartoj estas multaj pitoreskaj temploj, privataj domoj kaj pordegoj.

Aparte gravaj lokoj por la lokuloj pro la dezerta situo de la urbo estas la ĉirkaŭaj pluvakvaj lagoj, kiuj historie provizis la loĝantojn per vivnecesa akvo kaj kiuj estas ĉirkaŭataj per templetoj. En la urbo la precipa lago nomiĝas Gadsisar, elfosita en 1367, sed en la ĉirkaŭaĵo estas pluraj pliaj, ekzemple la pitoreska Amar Sagar.

Trafiko redakti

La fervoja linio finiĝas en Ĝajsalmer, krome 4 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. Ekzistas ankaŭ flughaveno.

 
lago Gadsisar dum sunleviĝo
 
templa lago Amar Sagar en la urba ĉirkaŭaĵo