Barmer
Barmer (hindie बाड़मेर) estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en sudokcidenta parto de subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. Ĝi apartenas al grupo "C" laŭ vivnivela klasifiko.
Barmer | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 344001 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 45′ N, 71° 24′ O (mapo)25.74444444444471.397222222222Koordinatoj: 25° 45′ N, 71° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 227 m [+] | ||
Areo | 28387 km² (2 838 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
Barmer havis populacion de 100 015 en 2011.
Geografio redakti
Barmer situas sur ebenaĵo 173 metrojn super la marnivelo en Dezerto Tar. Ŝtatlimo de Pakistano troviĝas 60, Ĝajsalmer 138, Ĝodpur 173, Disa 185, Pali (Raĝastano) 193, Udaipur 266, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 457, tutlanda ĉefurbo Delhio 659, Mumbajo 768, Kolkato 1757 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Onidire Barmer estis fondita en la 13-a jarcento fare de "Bar Rao" sub loknomo Bahadamer. Post jarcentoj ĝi apartenis al sultanlando de Guĝarato, ekde la 18-a jarcento al brita Hindio. Post disfalo de Hindio la urbeto estis tuj grava garnizono.
Ekonomio redakti
Ekonomio de Barmer konsistas el komercado, manfaradoj, servadoj.
Lingvoj redakti
En Barmer la oficialaj lingvoj estas la hindia, en:Marwari language kaj en:Rajasthani languages.
Religioj redakti
En Barmer plejparto de la populacio estas hinduoj (81%), ĝainistoj (12%), krome islamanoj (6,5%), iomete aliaj.
Klimato redakti
En Barmer la vetero ĝenerale estas varma kaj senpluva, ja situas en duondezerto. La jara averaĝa pluvo estas 276 mm, inter junio-septembro pluvas pro la musonoj. En la ceteraj momnatoj apenaŭ pluvas. La temperaturo varias inter 20-35 °C.
Trafiko redakti
Barmer havas trairan fervojan linion inter Ĝodpur-Pakistano. 4 ĉefvojoj kaj unu flankovojo kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝajsalmer.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj, sed la historiaj preĝejoj troviĝas en la proksimaj loĝlokoj
- natura parko pri dezerto
- festivaloj, foiroj
Fontoj redakti
- WikiTrans