Disa
Disa, laŭ guĝarata lingvo ડીસા, laŭ hindia lingvo डीसा estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, subŝtato Guĝarato, en distrikto Banaskanta.
Disa | |||
---|---|---|---|
municipal council of India (en) ![]() ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 385535 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 15′ N, 72° 11′ O (mapo)24.25583333333372.183611111111Koordinatoj: 24° 15′ N, 72° 11′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 117 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio
redaktiDisa havis populacion de 135 869 en 2021.
Geografio
redaktiDisa situas laŭ rivero Banas sur ebenaĵo en alteco 135 m. Palanpur troviĝas 27, Patan (Guĝarato) 44, Mehsana 75, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 123, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 143, Barmer 185, Udaipur 158, Bansvara 243, Mumbajo 590, tutlanda ĉefurbo Delhio 700, Kolkato 1662 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiDisa estas historia urbo. En 1813 tumulto okazis. Inter 1829 kaj 1901 la loko estis brita armea stacio kun kapelo kaj katolika pastro. Post sendependeco de Barato en 1947 la urbo apartenis al ŝtato de Mumbajo, ekde 1960 al Guĝarato.
Ekonomio
redaktiDisa estas agrikultura urbego konata pri kultivado de terpomoj. Universitato prizorgas terpoman ekzamenstacion en la urbego. Disa ankaŭ estas grava medicina nabo en la regiono.
Lingvoj
redaktiEn Disa la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj la hindia.
Eduko
redaktiDisa ne havas universitaton, nur kelkajn kolegiojn.
Klimato
redaktiLa meza jarpluvo estas 585 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musono, en la ceteraj monatoj apenaŭ, eĉ neniam pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 19-34 °C.
Trafiko
redaktiDisa estas signifa trafika nodo, ĉar alvenas tien po 3 fervojaj linioj, 4 ĉefvojoj kaj 1 flankovojoj. Po unu fervoja kaj voja pontoj helpas la trafikon. La loka flughaveno nuntempe ne funkcias.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans