Ĝalal-ud-din Ĥalĝi

(Alidirektita el Ĝalal-ud-din)

Ĝalal-ud-din Ĥalĝi (r. 1290-1296; m. 19-a de julio 1296) estis la fondinto kaj unua Sultano de la Ĥalĝia dinastio kiu regis en la Delhia Sultanlando de 1290 ĝis 1320.

Ĝalal-ud-din Ĥalĝi
Sultano de Delhio
Regado de 1290 ĝis 1296
Sekvanto Ali Gurŝasp/Alauddin Ĥalĝi, lia nevo
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1220 (1220-10-14)
en Afganio
Morto 19-an de julio 1296 (1296-07-19) (75-jaraĝa)
en Kara
Tombo Delhio vd
Religio sunaismo vd
Familio
Dinastio Ĥalĝia dinastio vd
Infanoj Malika-i-Jahan • Ruknuddin Ibrahim vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Origine nomita Firuz, Ĝalal-ud-din startigis sian karieron kiel oficiro de la Mamluka dinastio, kaj elstariĝis al grava posteno dum la regado de la sultano Muizzuddin Kaikabad. Post Kaikabad paraliziĝis, grupo de nobeloj nomumis lian infanan filon Ŝamsuddin Kaĝumars kiel la nova sultano, kaj klopodis mortigi Ĝalal-ud-din. Anstataŭe, Ĝalal-ud-din mortigis ilin, kaj iĝis la regento. Kelkajn monatojn poste, li elpostenigis Kaĝumars, kaj iĝis la nova sultano.

Kiel sultano, li forpelis mongolan invadon, kaj permesis al multaj Mongoloj setliĝi en Hindio post konvertiĝo al Islamo. Li konkeris Mandaŭaron kaj Ĉain el la Ĉahamana reĝo Hammira, kvankam li ne kapablis konkeri la Ĉahamanan ĉefurbon Ranthambore. Dum sia regado, lia nevo Ali Gurŝasp rabadis Bilsa en 1293 kaj Devagiri en 1296.

Ĝalal-ud-din, kiu estis ĉirkaŭ 70-jaraĝa okaze de sia surtroniĝo, estis fama kiel mild-maniera, humila kaj afabla monarko kun la ĝenerala publiko. Dum la unua jaro de sia reĝado, li regis el Kiloĥri por eviti kverelojn kun la malnovaj Tjurkaj nobeloj de la imperia ĉefurbo Delhio. Kelkaj nobeloj konsideris lin malforta reganto, kaj malsukcese klopodis eltronigi lin kelkajn fojojn. Li ordonis nefortajn punojn al la ribeluloj, escepte al la derviŝo Sidi Maula, kiu estis ekzekutita pro akuzo konspiri por eltronigi lin. Ĝalal-ud-din estis finfine murdita de sia nevo Ali Gurŝasp, kiu poste altroniĝis kiel Alauddin Ĥalĝi.

Bibliografio redakti

  • Mahajan, V.D. (1991, represo 2007). History of Medieval India, Part I, New Delhi: S. Chand, ISBN 81-219-0364-5, pp. 237 kaj 244
  • Nizami, K.A. (1970, represo 2006) A Comprehensive History of India, Vol-V, Part-1, People Publishing House, ISBN 81-7007-158-5, p. 631