Alauddin ĤalĝiʿAlāʾ ud-Dīn Khaljī (r. 1296–1316) estis la dua kaj plej pova reganto de la Ĥalĝia dinastio kiu regis en la Delhia Sultanlando en la Hinda subkontinento.

Alauddin Ĥalĝi
Sultano de Delhio
Regado de 1296 ĝis 1316
Antaŭulo Ĝalal-ud-din Ĥalĝi, lia onklo
Persona informo
علاء الدین الخلجی‎
Naskiĝo 1266
en Delhio
Morto 4-an de januaro 1316 (1316-01-04)
en Delhio
Mortis per edemo vd
Tombo Delhio vd
Religio sunaismoislamo vd
Familio
Dinastio Ĥalĝia dinastio vd
Edz(in)o Malika-i-Jahan vd
Infanoj Qutb ud din Mubarak Shah • Shihab-ud-din Omar vd
Profesio
Okupo politikistosultano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Denaske Ali Gurŝasp, Alauddin estis nevo kaj bofilo de sia antaŭulo Ĝalal-ud-din. Kiam Ĝalal-ud-din iĝis la Sultano de Delhio post elpostenigi la Mamlukojn, Alauddin ricevis la postenon de Amir-i-Tuzuk (io kia ceremoniestro). Alauddin akiris la guberniestrecon de Kara en 1291 post subpremadi ribelon kontraŭ Ĝalaluddin, kaj la guberniestrecon de Aŭadho en 1296 post profitiga rabado de Bilsa. En 1296, Alauddin rabadis Devagiri, kaj akiris financon por sukcesa ribelo kontraŭ Ĝalaluddin. Post mortigi Ĝalaluddin, li plifirmigis sian povon en Delhio, kaj venkis la filojn de Ĝalaluddin en Multano.

Dum postaj kelkaj jaroj, Alauddin sukcese defendis sin el Mongolaj invadoj el Ĉagataja Ĥanlando, en Jaran-Manjur (1297–1298), Sivistan (1298), Kili (1299), Delhio (1303), kaj Amroha (1305). En 1306, liaj fortoj atingis ŝlosilan venkon kontraŭ la Mongoloj apud la bordoj de la rivero Ravi, kaj en la postaj jaroj, liaj fortoj rabadis la Mongolajn teritoriojn en areoj de la nuntempa Afganio. La militkomandantoj kiuj sukcese estris lian armeon kontraŭ la Mongoloj estis Zafar Ĥan, Ulugh Ĥan, kaj lia sklav-generalo Malik Kafur.

Bibliografio redakti

  • Mahajan, V.D. (1991, represo 2007). History of Medieval India, Part I, New Delhi: S. Chand, ISBN 81-219-0364-5, pp. 237 kaj 244
  • Nizami, K.A. (1970, represo 2006) A Comprehensive History of India, Vol-V, Part-1, People Publishing House, ISBN 81-7007-158-5, p. 631