Ĝamal al-Din al-Afghani

Sajido Ĝamāl al-Dīn al-Afghānī (perse: سید جمال الدین الافغاني; nune Sayyid Muḥammad ibn Ṣafdar -سید محمد بن صفدر) (n. en 1838 - m. la 9-an de marto 1897) estis filozofo, islama religiema reformanto, samkiel politika kaj naciisma islama aktivisto en Persio dum la regado de la kaĝaroj, en Afganio, Egiptio kaj la Otomana Imperio dum la 19-a jarcento.

Ĝamal al-Din al-Afghani
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1837 (1837-11-30)
en Asadabad
Morto 9-an de marto 1897 (1897-03-09) (59-jaraĝa)
en Istanbulo
Tombo Provinco Kabul
Lingvoj turkaarabapaŝtunadariapersa
Ŝtataneco Afganio
Okupo
Okupo teologo • journal editor • ĵurnalisto
vdr

Li estis unu el la fondintoj de la islama modernismo kaj akcelanto de la tutislama unueco. Li estas priskribita kiel homo kiu malpli interesiĝas en teologio ol en la organizado de islama respondo kontraŭ la premo de Okcidento por rezisti eŭropan koloniismon.