Ĝermolisto de slovenaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
L redakti
Viktorino Lichtenwallner redakti
Viktorino LICHTENWALLNER laŭ informo de la Enciklopedio de Esperanto el 1934 estis esperantistino kaj instruistino en Maribor] (Slovenio, Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj respektive ekde 1929 Reĝlando Jugoslavio). Ŝi estis la prezidantino de la Esperanto-klubo de Maribor, multe informis en la slovena kaj germana pri Esperanto, kaj vizitis plurajn Universalajn Kongreson de Esperanto. Ŝiaj artikoloj esperantlingve aperis en la revuoj Konkordo, La Suda Stelo ktp.
S redakti
Nika Siebenreich redakti
Nika SIEBENREICH estas slovena esperantistino ekde la 2010-aj jaroj aktiva en TEJO kaj la junulara Esperanto-movado ĝenerale. Ŝi interalie en la 2010-aj jaroj verkis artikolojn por la revuo Kontakto, kaj la 8-an de julio 2017 edziniĝis al la nederlanda esperantisto Nico Huurman.[1] Jam antaŭe ŝi estis progresinta pri sia studo de l aslovena lingvo en Ljubljano kaj interalie en 2015 publikigis fakan artikolon pri la slovena gramatiko en lingvoscienca revuo.[2] En 2020 ŝi estis inter la organizantoj de la tiujara IJK, kiu pro la kronvirusa pandemio fine povis okazi nur rete.
Referencoj redakti
- ↑ noto en la retejo facebook pri la geedziĝo de Nika Siebenreich kaj Nico Huurman
- ↑ Nika Siebenreich: Obravnava samostalnikov druge moške sklanjatve s stališča naravne skladnje ("Traktado de substantivoj de la dua vira deklinacio el la vidpunkto de natura sintakso") en la revuo Jezikoslovni zapiski 21 -2015 - 1, paĝoj 75 ĝis 89