Gamal Mubarak

(Alidirektita el Ĥamal Mubarak)

Gamal MUBARAK (arabe جمال مبارك, latinliterigite Gamāl Mubārak, je plena nomo arabe جمال الدين محمد حسنى سيد مبارك, latinliterigite Gamāl ad-Dīn Muḥammad Ḥusnī Sajjid Mubārak, prononco egipte arabe [ɡæˈmæːl edˈdiːn mæˈħæmːæd ˈħosni moˈbɑːɾɑk]; naskiĝis en 1963) estas la dua filo de la eksa egiptia prezidanto Hosni Mubarak kaj ties edzino Suzanne.

Gamal Mubarak en 2006

Kontraste al sia pli aĝa frato Alaa Mubarak, Gamal sukcese penis pri politikista kariero.

Vivo redakti

Gamal Mubarak finis sian studon de ekonomiko en la Usona Universitato de Kairo. De 1988 ĝis 1994 li estis vicprezidanto de la sekcio Eŭropo, Okcidenta Azio kaj Afriko de la Amerika Internacia Banko en Londono. En 1996 li revenis al Egiptio.

En 1997 li tie kun iuj kolegoj starigis la investan entreprenon Medinvest Associates Ltd., kiu zorgas pri privataj akciaj fondaĵoj kaj konsultas entreprenojn en financaj demandoj. Li estas prezidanto de la neŝtata organizaĵo Future Generation Foundation (FGF, do "Fondaĵo Estonta Generacio"), kiu sendepende de la ŝtata politiko dediĉiĝas al profesia eduko de junuloj. Krome li aktivas en pluraj neregistaraj organizaĵoj, inter alie en asocio kiu koncentriĝas pri konstruado de subvenciitaj kaj tial aparte favorprezaj loĝejoj.

Lia edzino ekde la jaro 2008 estas Ĥadiga El Gammal, filino de Mahmud El Gammal, konata egipta entreprenisto; ŝi same finis studadon en la Usona Universitato de Kairo.

Lia rolo en la Naci-demokratia partio de Egiptio redakti

Lia patro en 2002 nomumis lin ĝenerala sekretario de la politika komitato de la Naci-demokratia partio de Egiptio, la ĝis nun gvida politika forto de la lando, kio igis lin la tria plej potenca persono en la partio kaj ebligas al li kontrolon pri grandparto el la plej gravaj aktivaĵoj de la partio. Post la ŝanĝoj de ministroj en julio 2004, kaj la nomumo de d-ro Ahmad Nazif kiel nova ĉefministro de Egiptio, oni nomis la registaron "ministraro de Gamal", ĉar preskaŭ ĉiuj novnomumitaj ministroj estis elektitaj fare de la politika komitato de la partio.

Heredita potenco redakti

Kaj Hosni Mubarak kaj lia filo forte neas ke ekzistus ia provo teni la politikan potencon en la familio. La plejparto de la civitanoj de Egiptio opinias malsame. Komence de la jaro 2006 Gamal Mubarak insiste ripetis, ke li ne strebas heredi la postenon de la patro, sed ke li daŭre volas plenumi sian postenon kiel vicĝenerala sekretario de la partio NDP. La venontaj oficialaj prezidantaj balotoj laŭplane okazu en 2011. Pli longe Hosni Mubarak pro sia alta aĝo supozeble ne povos regi. Tiu baloto montros ĉu Gamal vere ne celas iĝi ŝtata prezidanto. Ebla malavantaĵo por li povus esti, ke li ne estis aŭ estas membro de la egiptia armeo: ekde la revolucio de 1952 ĝis nun ĉiuj egiptiaj prezidantoj estis el la vicoj de la armeo.

En septembro 2004 iuj neoficialaj politikaj grupoj kiel ekzemple grupiĝo nomata Kifaja vortumis sian malkonsenton pri la maldemokratiaj politikaj strukturoj de la lando, en kiu korupcio, familiaj kaj amikaj ligoj anstataŭ balotoj decidas pri postenoj, kaj postulis ŝanĝiĝojn, precipe liberajn balotojn kun pli ol unu kandidato.

La filoj de Hosni Mubarak estas aldone kritikataj pro tio, ke ili sen ia financa investo ricevis allogajn posedaĵojn je la egiptiaj branĉoj de internaciaj firmaoj kiel Phillip Morris (tabako kaj nutraĵoj), Škoda Auto (aŭtoj), Mövenpick (glaciaĵoj, restoracioj kaj nutraĵoj), Vodafone (telefonaj servoj), McDonald’s (rapidmanĝejoj) kaj multaj aliaj. Krome li sen ajna kontrolo facile ricevas bankajn kreditojn por si kaj siaj geamikoj. Per mono el bonfaraj organizaĵoj ili plenumu neleĝajn financajn transakciojn kaj armilan komercon, kaj laŭdire ankaŭ engaĝiĝu en droga komerco kaj la neleĝa vendado de antikvaj egiptiaj artaĵoj eksterlanden.

Aktuala evoluo redakti

Se li kandidatus en la prezidanta baloto de 2011, Gamal Mubarak laŭ la stato de decembro 2010 havus la senrezervan subtenon de la potenca Naci-demokratia partio de Egiptio.

Tial internacie por multaj estis surpriza evoluo, kiam la 25-an de januaro 2011 en Kairo dekoj da miloj da manifestantoj eliris stratojn por postuli demision de la prezidanto Hosni Mubarak: En du interpuŝiĝoj kontraŭ la polico pereis 1 policano kaj almenaŭ 2 civiluloj el la urbo Suezo, kaj protestantoj svingis la flagojn de Egiptio kaj Tunizio, kie antaŭnelonge amasaj protestoj renversis reĝimon. Same surpriza estis, ke vespere de tiu tago Gamal Mubarak fuĝis al Londono (Britio) en aviadilo, kune kun sia familio kaj multaj havaĵoj, kaj same malaperis multaj altfunkciuloj de la Naci-demokratia partio.

Eksteraj ligiloj redakti