Vodafone (IFA: /ˈvoʊdəfoʊn/, plennome Vodafone Group Plc) estas internacia komunika firmao, bazita en Londono, Anglio [1]. Ĝi plejparte funkcias servojn en Azio, Afriko, Eŭropo kaj Oceanio.

Vodafone
Vodafone Group Plc
negoco • entrepreno • telekomunika kompanio vd
Dum 17-a de julio 1984 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo R. & W. Hawthorn, Leslie and Company
Jura formo public limited company
Fondintoj Ernest Harrison • Gerry Whent vd
Ĉefestro(j) Jean-François van Boxmeer vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)o Nick Read
Dungitoj 105 300 (stato: 2015)
Agokampo fiksa telefono • portebla telefonio
ISIN-kodo GB00BH4HKS39
filiaj kompanioj VodafoneZiggo • Vodafone Germany • Vodafone Iceland • Vodafone Italy • Vodafone Egypt • Vodafone Romania • Vodafone Czech Republic • Vodafone Turkey • One NZ • Vodafone Hungary • Nema • Vodafone Ghana • Epic Malta • Vodafone Albania • TPG Telecom • Vodafone Ireland • Vodafone India • Vodafone Greece • Vodafone Portugal • Airtel-Vodafone • Vodafone UK • Vodafone Spain • Vodafone Deutschland • Telekom Malaysia • Vodacom • ONO • Vodafone Ukraine • Talkmobile • Wayfinder • Vodafone Qatar • Vodafone Cameroon • Vodafone Automotive • Vodafone Foundation • Vodafone Europe • Infrastrutture Wireless Italiane • Vanuatuo vd
Posedataj kompanioj M-Pesa • Mannesmann • Hirschburg • Betavine • YORN • Cable & Wireless Worldwide • Verizon vd
TTT Oficiala retejo
vdr

En januaro 2023, Vodafone posedas kaj funkciigas retojn en 21 landoj, kun partnerretoj en 48 pliaj landoj [2]. La Vodafone Global Enterprise disponigas telekomunikadojn kaj IT-servojn al kompaniaj klientoj en 150 landoj [3].

Vodafone estas la plej granda provizanto de poŝtelefonio en la mondo laŭ profitoj, kaj la dua plej granda provizanto en la mondo laŭ nombro da abonantoj (post China Mobile), kun ĉirkaŭ 341 milionoj da abonantoj (sen pripensado de kontrolo de aliaj firmaoj), en novembro 2010. La firmao funkciigas ĉelajn retojn en pli ol 30 landoj kaj kunlaboras kun retoj funkciigantaj en pli ol 40 aliaj landoj. La firmao kontrolas 45% de Verizon Wireless, la plej granda poŝtelefona provizanto en Usono laŭ nombro da abonantoj [4].

La nomo Vodafone originas de la kombinaĵo de la vortoj en la angla: vo ice da ta fone (telefoninformvoĉo), nomo elektita de la firmao "por reflekti la provizon de informoj kaj voĉservoj en ĉela komunikado" [5].

Vodafone estas listigita por komercado ĉe la Londona Borso (angle London Stock Exchange), kaj estas membro de la kompanioj kiuj konsistigas la FTSE 100-indekson. La firmao havas merkatan valoron taksitan je 35 miliardoj da puntoj en marto 9, 2011, kiu lokas ĝin kiel la plej grandan firmaon komercita sur la Londono-Borso. Ankaŭ, la kompanio havas duaordan liston ĉe la borso NASDAQ.

Kritikoj redakti

En septembro 2010, la brita Private Eye rivelis detalojn de la impostfraŭdaj agadoj de Vodafone. La semajnĵurnalo raportis, ke Vodafone faris la aĉeton de la komunika divido de la germana konzerno Mannsmann per Luksemburgia filio, kun la celo eviti impostpagojn pri la transakcio. Estis ankaŭ raportite, ke la kompanio daŭre transdonis siajn profitojn al Luksemburgio eĉ post kiam la transakcio estis kompletigita. Post longa lukto kun Her Majesty's Tax Authority (HMRC), finfine estis decidite, ke Vodafone pagos monpunon de 1,25 miliardoj da pundoj. Tamen, surbaze de ekzameno de la kontoj de Vodafone, spertuloj taksis, ke la impostpago evitita de la firmao temis pri 6 miliardoj da puntoj. La novaĵoj pri la impostfraŭda afero provokis kolerajn manifestaciojn, komencante en oktobro 2010, ekster Vodafone-butikoj en Britio, sub la nomo "UK Uncut". La unuaj manifestacioj kaŭzis la samtempan fermon de pli ol 12 branĉoj, inkluzive de la frontmontra branĉo sur Oxford Street.

Vodafone estis implikita en la perforta subpremado de la por-demokratiaj manifestacioj kiel parto de la Egipta revolucio de 2011. La 27-an de januaro, Vodafone, kiu respondecas pri la plej granda parto de la telekomunika infrastrukturo de Egiptio, ĉesigis ĉiujn voĉajn kaj datumservojn por civitanoj kaj entreprenoj en Egiptio, konforme al la instrukcioj kiujn ĝi ricevis de la registaro de Hosni Mubarak. La brita Daily Telegraph raportis ke "la ago de la egipta registaro havas neniun precedencon en la historio de la Interreto". La ĉefoficisto de Vodafone Group, Vittorio Colao, klarigis, ke la kompanio estis devigita laŭleĝe plenumi la instrukciojn de la egipta registaro.

Referencoj redakti

  1. "Vodafone moves world HQ to London", BBC News, 24 June 2009.
  2. Where we operate. Alirita 15 January 2023.
  3. Vodafone Global Enterprise. Vodafone Group plc. Alirita 11 January 2016.
  4. Origin of Vodafone. theoriginof.com. Arkivita el la originalo je 6 January 2016. Alirita 13 July 2012.
  5. UK – About Us – History – 1982. Vodafone Group. Arkivita el la originalo je 20 July 2012.

Eksteraj ligiloj redakti